Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 407, 2015-06-07

1. Revuo Kontakto: Lanĉiĝis la 2ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto
Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2-an Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategoriojn: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2015/05/lancigis-la-2-muzika-konkurso-de-la.html

2. [72-a Internacia Junulara Kongreso – IJK 2016] Partoprenu konkurson por la emblemo de IJK 2016
Partoprenu konkurson por la emblemo de la 72-a IJK: sendu vian proponon ĝis la 7-a de JUNIO 2015! Detaloj: http://ijk2016.tejo.org/emblemkonkurso.pdf

3. Tim Morley petas helpon por krei novan ludon
Homoj! Mi petas vian helpon por krei novan ludon, kiun mi uzos en mia B2-klaso dum SES kaj verŝajne ankaŭ en la drinkejo ktp.
La ludo havas du celojn: ekzercigi pri la parolado kaj lernigi pri la Esperanto-kulturo. Kaj mi petas, ke vi helpu pri tiu dua parto!
Bonvolu viziti la ĉi-suban Google-dokumenton, kaj entajpi mallongan (unufrazan), trafan priskribon pri kelkaj aferoj. Faru unu, faru plurajn, faru centon, laŭ via plaĉo! Legu pli: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1koSGv2nxpL9-7_z4rk49Q_05j0nz_qaxuL08Drc912I/edit?usp=sharing

4. Nova servo UEA. Kunkreu videojn profesiece!
Anoj de UEA nun povos krei profesiajn videojn por varbi pri loka klubo, kongreso, renkontiĝo, krei lecionojn, por io ajn imagebla Esperanto-cele! Ni havas forumon por ke anoj kaj ne-anoj helpu per kvalita voĉsono, verko de videa teksto, tradukado de jam faritaj projektoj aŭ de instruiloj ktp. Ne necesas ĉion fari se vi trovas helpantojn inter konatoj kaj asocianoj 😉 Elŝutu tie ĉi kiel formaton mp4: http://bit.ly/1cGoWH3

5. Fine estas elŝutebla la Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014
(BKB – 2015-05): http://esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB
BKB laŭeble registras ĉiujn menciindajn leksikografiajn verkojn esperantajn de la komenco ĝis fine de 2014. Krom per la bazaj bibliografiaj indikoj, BKB klarigas multajn verkojn per specimenoj, notas recenzojn kaj indikas referencojn al plia legado pri esperantaj vortaristoj. Aparta fokuso estas sur la multaj disaj vortaroj, verkitaj en diversaj elektronikaj formoj dum la lastaj ĉirkaŭ dek kvin jaroj de post 2000.
BKB celas esperantologojn, bibliotekojn, kolektantojn, sed aparte leksikografojn kaj terminologojn, serĉantajn fidindan respondon al la demando „kio jam ekzistas?“. Instruistoj kaj lernantoj kun ĝenerala intereso pri la vortara aspekto de la esperanta kulturo trafoliumos BKB, eble mirante „tiom da jam ekzistas!“.
Viaj kompletigoj kaj ĝustigoj estas bonvenaj.

6. Esperanto-Grupo Essen invitas al renkontiĝo TRE-EGE, Hattingen, Ruhr-Regiono, Germanio, la 27-an de junio ekde la 11-a horo
Kiel en ĉiu jaro la Esperanto-Grupo Essen denove invitas al renkontiĝo TRE-EGE en la Ruhr-Regiono, kiu okazos sabaton, la 27-an de junio ekde la 11-a horo en Hattingen. Unue ni vizitos “Haus Kemnade” (vidu http://www.fv-hauskemnade.de), kie aktivulo de la subtena asocio montros kaj klarigos i.a. pri la muzikil-kolekto.
Poste sekvos – depende de la vetero – nia jam kutima pikniko kaj promeno aŭ alia programero. Vespere ni finos la ekskurson per komuna manĝo en restoracio.
Se vi ŝatas partopreni, bonvolu anonci vin skribe (petra.dueckershoff ĉe esperanto.de) aux telefone (+49-151 14438074). Mi volonte sendos pliajn detalojn pri la programo, loko, vojpriskribo.
Bonvolu ankaŭ informi samgrupanojn kaj geamikojn! Amike salutas, Petra kaj Ludger

7. 25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015
La Marburga Esperanto-Grupo kaj la Marburgaj Naturamikoj invitas vin al sunsomera, jubilea, 25-a KISO de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, tuj post la IJK. Ĝi okazos en Naturamika Domo. Legu pli: http://www.esperanto.de/kiso

8. 8-a Svisa Feria Esperanta Renkontigxo (SFERO), Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, de la 25-a ĝis la 27-a de septembro 2015
Legu pli: http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/

9. Karavano al la 102-a UK en 2017 – Seulo, Koreio
Korea Esperanto-Asocio invitis la 102-an UK (en 2017) al Seulo, Koreio. Kaj La Vojaĝo anoncas novan projekton — Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ fama Transsiberia fervojo (9298 km/ 4,607 mejla), la plej longa fervoja itinero en la mondo. http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/

10. Venontaj renkontiĝoj
69-a Studsesio, plukerigado, Herzberg – la Esperanto urbo, Germanio, 12-a ĝis 12-a de junjo 2015, https://www.facebook.com/events/1444760452504177/http://esperanto-urbo.de/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 20a de junio 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-51), Tallinn, Estonio, 25a ĝis 28a de junio 2015, https://www.facebook.com/events/567325080070187/
Elfriden, Stockholm, Svedio, 27-an de junio 2015, kontaktu Martin Strid (martin.strid ĉe gmail.com)
Roskilde Festivalo 2015, Roskilde, Danio, 27a de junio ĝis 5a de julio 2015, https://www.facebook.com/events/682411408505748/?ref=73&source=1 kaj http://roskilde.festoklubo.dk/
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015 http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta