Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 409, 2015-07-04

1. Nova rettrejnado pri subvencipetado disponeblas
Kun granda plezuro mi informas vin ke disponeblas nova rettrejnado kreita de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO. La temo estas aparte grava: subvencipetado.
Per tiu ĉi trejnado, vi havos la ŝancon akiri konojn (plurnivele aplikeblajn) pri la ĉefaj ŝtupoj de elpensado, strukturigo kaj prilaborado de subvencipropono; krome, eblos praktiki ekde la unua ero la akiritajn konojn, tiel ke ili taŭge firmiĝu kaj ne restu je simple teoria nivelo. 🙂
Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al at ĉe tejo.org, tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj povu plispertiĝi per ĝi! 😉
Amike kaj kunlabore, Sara Spanò
Komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO

2. Rezolucio de la UK en Lille/Lillo, Francujo, 2015
Mi dankas la reagintojn al la antaŭa alvoko pri ĉi tiu temo. Mi rediras la mesaĝon en formo ankoraŭ pli mallonga: La Estraro de UEA deziras, ke ĉiuj esperantistoj, ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos la la Universalan Kongreson, prezentu sian opinion pri la kongresa temo: “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”.
Do, debatu en via loĝloko kaj en via lando kun aliaj esperantistoj kaj poste sendu la rezultojn de viaj debatoj al Stefano Keller (stefano punkto retlistoj ĉe gmail punkto com).
Se vi ne scias de kie komenci, pensu ĉu vi pretus vere kompari viajn valorojn kun tiuj de aliaj kulturoj kaj eventuale modifi ilin. Vi vidos, ke la temo estas multe pli politika ol ĝi aspektas.
Dankon!
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel.+393286315655,+447943137891, renato.corsetti ĉe gmail.com

3. Somerumu en Hungario! Indas 😉
Ni invitas vin al IJS (Internacia Junulara Semajno), kiu ĉi-jare okazos en tre taŭga tempo kaj loko – tuj post la IJK (do jes, kun karavano!), ĉe la landlimo kun Aŭstrio, Hungario kaj Slovenio.
Kaj kial ĝi estos unika? Ĉar ĝi havas kreivan organizan teamon, specialan rabaton por lernantoj kaj studentoj, okazos diversaj pompaj ekskursoj, koncerto kaj pli… Detala programo jam en nia retejo, eĉ kun priskriboj de la programeroj kaj ekskursoj! 🙂
Se vi neniam partoprenis kaj volas certiĝi pri la etoso (antaŭ ol aliĝi), rigardu la fotojn pri la pasintjara evento ĉe nia retejo. Kaj por pliaj freŝaj informoj sekvu nin ĉe via preferata socia reto: Facebook, Google+ aŭ Twitter. Legu pli: http://ijs.hu/ 😉 Ni esperas (re)vidi vin dum la aranĝo!
Amike, Saci, en la nomo de la teamo

4. Kroma informo pri “PARTOPRENU EN LA ENKETO PRI LERNU.NET KAJ ESPERANTO POR MAGISTRA ESPLORO DE YEVGENIYA (ĴENJA) AMIS” el TEJO-aktuale Numero 408
Por tiuj, kiuj volas partopreni, sed la mallongaj ligiloj ne funkcias, jen la longaj ligiloj:
Esperante: https://docs.google.com/forms/d/1Wy_MyGYAkSnEKGaQB1nhYLsvADEJLQxwCLsshx9XKRM/viewform
Ruse: https://docs.google.com/forms/d/1j4KVz6HP7dEqadCG_IlOPqigO_1tdirzVQhI00KyVDc/viewform
Angle: https://docs.google.com/forms/d/1t-Lbmb2Jwl7qwwhxyQ7c5isWUgiBYvTYJKye5tgg6uc/viewform
Hispane: https://docs.google.com/forms/d/1K_GHfnvREN8oWT8wsJlFf7EKF4eB5a6g6Y1–Xu9H_Y/viewform
France: https://docs.google.com/forms/d/1UBS650BGocpvluSDLB1B9EVadbUtYo0yQdBfOPrC5ds/viewform
Portugale: https://docs.google.com/forms/d/1J5VY53SEG91JO_BPG4cdHI2BjhaJgh48QT9oc8d1qqw/viewform

5. NOVA ĜENERALA DIREKTORO: TRI KANDIDATOJ INTERVJUOTAJ
En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.
Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.
La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.
Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA. La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 579, 2015-06-24) Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2015/Nova-Ĝenerala-Direktoro-tri-kandidatoj-intervjuotaj

6. Jam 25.000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo (reta lingvolernejo kun cent milionoj da lernantoj)
La 11-an de junio la Esperanto-kurso por parolantoj de la angla en la lingvolerna retejo Duolingo atingis 25 000 lernantojn. Tio estas fulmrapida evoluo dum nur du semajnoj ekde ĵaŭdo, la 28-a de majo.
La 14-a lingvo, kiun Duolingo instruas
Ĉu vi vere pretis kredi tion, kiam unue la iniciatinto de Duolingo (https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online), Luis von Ahn, en prelego flanke menciis antaŭ tri jaroj, ke homoj petadas Esperanto-kurson? Kiam poste estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, kaj Esperanto estis pli kaj pli favorata… Kiam fine en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto… Sed ja okazis!
La kurso fulmrapide kreas Esperanto-parolantojn
Fakte la kurso allogas ne nur lernantojn – ĝi eĉ kreas verajn Esperanto-parolantojn post kompleta tralaborado de la ekzercoj. Rigardu ekzemple la intervjuon kun la nederlandanino Marijke post ses tagoj da lernado. (https://www.youtube.com/watch?v=ClKNspptp-o)
La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, komentas:
– La nombro de eklernintoj de Esperanto en Duolingo estas vere impona! Ni aŭdis, ke estis multaj petoj al Duolingo pri Esperanto, sed ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj.
TEJO aparte prizorgos la kurso-partoprenantojn:
– Al ĉiuj, kiuj pretas provi sian lingvokonon, ni ĝojas sendi ciferecan numeron de nia socikultura revuo Kontakto. . Ni tre ĝojas, ke ni povas kontribui al ĉi tiu sukceso, kaj ni invitas ĉiujn daŭrigi sian aventuron kun Esperanto!
Legu plu ĉe: http://www.liberafolio.org/jam-25-000-lernantoj-de-esperanto-ce-duolingo

7. La jubilea, 25-a KISO ĉi-jare de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto en Marburg
Bonvenon al KISO! Pliajn informojn vi povas trovi rete http://www.kiso-marburg.de.vu

8. Amindaj preparas duan albumon aperontan bitformate ĉe Vinilkosmo
Tiu ĉi filmo prezentas la historion de Amindaj el Contramaestre en Kubo. La filmo realigita de Amindaj en 2014 okaze de la registrado de la dua albumo “Amindaj amas vin”. La albumo estas disponebla en la elŝutejo de Vinilkosmo ekde la mezo de junio 2015 ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com

9. Diversaj
– Novaj surgluaĵoj de Jonny M: https://www.facebook.com/jonny.m.reggae/posts/10153331162880871
– “Platano – LS/006-011” senpage elŝultebla ĉe: http://hiphopesperanto.blogspot.com/
– Sepa & Asorti petas subteni esperantan muzikgrupon laŭ la ligo http://gkk.alfa.lt/. Voĉdonu por Sepa & Asorti – “Koloro de l`mondo” premante butonon BALSUOTI. Krom esperante, partoprenas TV konkurson ankoraŭ 2 aliaj niaj kantoj 🙂

10. Venontaj renkontiĝoj
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio), http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉe aol.com)
Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/
48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/
Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2
100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html
Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s3
71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, https://www.tejo.org/ijk
88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4
25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.esperanto.de/kiso
IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015, https://www.facebook.com/events/349346985247258/
82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/
48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015, http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)
1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com
31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org
8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015, http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php
Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015, http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/
AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015, http://gresillon.org/AŬTUNE
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de oktobro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de novembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 19a de decembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
7-a Junulara E-Semajno, Eger, Hungario, 27-a de decembro 2015 ĝis 3-a de januaro 2016, http://jes.pej.pl/2015
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

11. Kolofono
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.
Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: https://www.tejo.org/ta
Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org
Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org
Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero
Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj?listo=ta