Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 420, 2016-01-15

Junaj volontuloj por la 101-a UK serĉataj

Se vi ŝatus helpi al la organizado de Universala Kongreso, kiu eniros en la historion kiel la unua en nova kongrescento, jen prezentiĝas ideala oportuno: La LKK serĉas junan (17-30 jaraĝan), vojaĝeman esperantiston el eŭropunia aŭ najbara lando, kiu pretas helpi al la organizado de la plej grava aranĝo en Esperantujo dum 14-59 tagoj (laŭ la prefero kaj disponeblo de la volontulonto). La kostoj por loĝado, manĝado, asekuro kaj vojaĝo estos kovrataj de Eŭropa Unio kadre de Eŭropa Volontula Servo (EVS). Aliĝu ĝis la 17.01.2016 ĉe: bit.ly/UK2016evs.

TEJO serĉas EVS-volontulon!

Kadre de la Eŭropa Volontula Servo, TEJO invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Volontulante vi havos ŝancon ne nur signife kontribui al la bonfarto de nia organizaĵo, sed ankaŭ persone pliriĉiĝi. EVS estas malferma al ĉiuj junuloj inter 18 kaj 30-jaraĝaj loĝantaj en Eŭropa Unio aŭ eventuale en najbaraj landoj. Se vi interesiĝas pri la ebleco kaj ŝatus ekscii pli pri la taskaro de volontulo kaj pri pliaj detaloj, bonvolu informiĝi ĉe: https://tejo.org/2015/12/tejo-sercas-evs-volontulon/.

TEJO havas duan oficiston

Post la dungo de Mounir Abjiou kiel plentempa oficisto de TEJO, pasintsemajne eklaboris la dua (duontempa) oficisto, Uriel Gurdián. 27-jaraĝa esperantisto el Nikaragvo. Gurdián estas aktiva  en la amerika movado kiel membro-kunordiganto, krome li rolis kiel organizanto de eventoj. Li helpos la Estraron kaj la jaman oficiston pri la kutimaj oficistaj taskoj. Guardián estis elektita de la estraro, post kiam en Komitata voĉdono ĉiu el la finaj du kandidatoj ricevis saman kvanton da jesaj voĉoj. La dungo de du oficistoj efektiviĝis danke al administra subvencio de Eŭropa Unio.

Laŭ anonco en la retejo de TEJO.

El Popola Ĉinio serĉas fremdlandan esperantistan redaktoron

El Popola Ĉinio, retejo dissendanta informojn pri Ĉinio, sed ankaŭ pri la Esperanto-movado, serĉas fremdlandan (do ne-ĉinan) esperantistan redaktoron, kiu respondecos pri instruado de Esperanto en lernejoj kaj pri verkado kaj korektado de artikoloj por la retejo. Se vi havas universitatan diplomon, bone regas skribe kaj parole la ĉinan kaj Esperanton, estas malpli ol 50-jaraĝa, estas sperta pri redaktado kaj verkado, havas du-jaran laboran karieron kaj bone komprenas la ĉinan kulturon, nepre kaptu tiun ĉi unikan ŝancon profesie agadi por Esperanto! Por kandidatiĝi sendu sinprezentan leteron, vivresumon, mallongan esperantlingvan artikolon kaj nomojn kaj kontaktinformojn de du esperantistoj rekomendantaj vin por tiu ĉi posteno al El Popola Ĉinio (13693326472@163.com). Pli da detaloj troveblas ĉe: http://www.espero.com.cn/2016-01/08/content_37495493.htm.

Propono de civila servo en la departemento Côtes-d’Armor en Bretonio, Francio

La asocio Armor-Esperanto serĉas junan esperantiston por plenumi Civilan Servon, kies celo estas:

– varbadi, ĉefe inter junuloj, por la uzado de E-o kiel internacia komunikilo;

– helpi kunorganizi la 20-ajn internaciajn renkontiĝojn en Pluezek.

Kondiĉoj:

– aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj (26 jaroj minus 1 tago);

– agadi por la asocio po 24 horoj semajne;

– havi la ŝtatanecon de unu el la landoj de Eŭropa Unio (pro la franca leĝo);

– paroli Esperante minimume je la nivelo B2 laŭ KER;

La junulo ricevos ĉiumonate:

– stipendion de la franca ŝtato;

– monhelpon de la asocio.

La franca ŝtato zorgos pri la sanasekuro.

Daŭro: 8 monatoj.

Por pli da informoj vizitu http://armor-esperanto.fr/armor-esperanto-cherche-un-nouveau-benevole/

Aŭ skribu al armor.esperanto@yahoo.com.

Decembra numero de Eŭropa bulteno

Aperis la decembra numero de Eŭropa Bulteno, la oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝin malfermas artikolo de la sekretario de EEU, Zlatko Tišljar, pri la jaro 2015. Ĝi resumas la pasintan jaron el E-movada perspektivo. La temo kiu superregas la tutan numeron estas la 101-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta ĉi-julie en Nitro, Slovakio, kadre de kiu EEU okazigos (kunlabore kun pluraj aliaj Esperanto-asocioj kaj kun la nitra Fakultato de Mezeŭropaj Studoj de Universitato de Konstantino Filozofo (UKF) kiel ĉeforganizanto) lingvo-politikan konferencon Perspektivo de lingva komunikado en EU. Ĝi elstaras pro la abundo de eminentaj politikistoj invititaj, inter aliaj Ján Figel, vic-ĉefministro de Slovakio, Vytenis Andriukaitis, litova esperantisto kaj EU-Komisionano por Sano kaj Nutraĵa Sekureco kaj Tibor Navracsics, EU-Komisiano por Edukado, Kulturo, Sporto kaj Junularo. Elŝutu la legindan novan numeron ĉe: http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=443&filename=eb-155-2015-12.pdf.

La 2-a Buchanan-Majstroklaso en Liverpool

De la 16-a ĝis la 18-a de marto 2016 en Liverpool por la dua fojo okazos Buchanan-Majstroklaso, intensa studseminario, celanta ne nur esperantistojn, sed ankaŭ ne-esperantistojn, ekz. universitatajn studentojn kaj membrojn de la publiko, kiuj volas lerni iom pri Esperanto. Paralele okazos tri fadenoj: pri Esperantaj kulturo, literaturo kaj lingvo.

La temaro de la Esperanto-kulturo estas celata al spertaj esperantistoj: ĝi okazos en ok diskutigaj kaj pensigaj sesioj gvidataj de prof. Duncan Charters kaj Renato Corsetti. La literatura parto estas destinita por la anglalingvanoj, sed ankaŭ esperantistoj estas bonvenaj: d-ro Paul Gubbins prezentos kaj diskutigos tradukitajn specimenajn tekstojn el sia dulingva antologio “Star in a Night Sky”. En la lingva fadeno prof. Wim Jansen pritraktos tiklajn aspektojn de la gramatiko de Esperanto (en la angla). Komencantoj kaj post-komencantoj povas studi kaj praktiki bazajn elementojn de Esperanto kun Anna Löwenstein. Aldone, prof. Charters liveros du Esperanto-rilatajn prelegojn en la angla pri hispanaj literaturo kaj vivo.

Partoprenantoj bonvolu formale registriĝi por la kursaro pere de la universitata reta butiko espinfo.org/book-masterclass kaj samtempe pagu la aliĝkotizon (£20 ne-studentoj, £10 studentoj). La aliĝkotizo estas nerepagebla. Vi ricevos tagmezan manĝon (konsistantan el sandviĉoj) merkredon kaj ĵaŭdon, kaj refreŝigaĵon (teo, kafo, keksoj) merkredon, ĵaŭdon kaj vendredon. Stipendioj haveblas por junuloj kaj studentoj: por pagi vojaĝkostojn, aliĝkotizon kaj loĝadon en modesta hotelo.

Pliaj informoj: http://espinfo.org/masterclass-liverpool.

AMO 17: Kiel rejunigi la komunumon?

Jarŝanĝe en Eger, nordorienta Hungario, okazis kadre de la 7-a Junulara Esperanto-Semajno la 17-a Seminario pri Aktivula Maturigo (SPAMO), dediĉita al la temo “Rejunigi la komunumon”. Prepare al la seminario aperis en la novembra numero de la revuo Esperanto artikolo pri la aĝdistribuo de la membraro de UEA: Plej frapa estas la statistiko, ke homoj pli ol 83-jaraĝaj konsistigas same grandan parton de la membraro kiel membroj en TEJO-aĝo. Dum kvar antaŭtagmezoj 17 seminarianoj el 13 landoj dediĉis sin al la trovado de solvoj por la minaca “aĝproblemo”. Legu detalan raporton pri la seminario en la venonta numero de TEJO-tutmonde.

Januara numero de la revuo Esperanto enretas

La januara numero de la revuo Esperanto legeblas en la reto. Kiel tradicie malfermas la novan jaron Novjara Mesaĝo de la prezidanto de UEA. En ĝi, Fettes reagas al la tutmondaj evoluoj okazintaj en la pasinta jaro kaj klarigas kiel eblas porpace labori per Esperanto en malpaca mondo. En la ĉi-numeraj DekDemandoj gastas la nova komisiito de UEA pri Aktivula Maturigo, Sara Spanò, rakontanta ne nur pri trejnado, sed ankaŭ pri Eksteraj Rilatoj kaj multo pli. Krome troveblas en la numero intervjuo kun la aŭtoroj de la ĵus aperinta verko Historio de la Esperanta Literaturo, Giorgio Silfer kaj Carlo Minnaja, kaj raporto de Stefan MacGill pri Seminarioj pri Aktivula Maturigo okazintaj en 2015 kaj okazontaj en 2016. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_jan16.

Ceremonio honore al la unua prezidanto de UEA

La 6-an de januaro Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, kaj Tim Owen, sekretario de Esperanto-Asocio de Britio, venis al Forges-les-Eaux, urbeto en norda Francio, por ceremonie omaĝi la memoron de Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916), kiu mortis samloke antaŭ cento da jaroj. Ĉeestis la urbestro Michel Lejeune kaj kolonelo Michel Burin el la organizo Le souvenir français, organizaĵo celanta vivteni la memoron pri militaj viktimoj.

Laŭ vizaĝlibra afiŝo.

Internacia tago de la gepatra lingvo

Sub aŭspicio de UNESKO ĉiujare je la 21-a de februaro okazas Internacia tago de la gepatra lingvo, por rememori la samdatan morton de studentoj, kiuj manifestaciis por oficialigo de la bengala. La teamo Zorgantoj pri informado (ZIP) de Universala Esperanto-Asocio ĉi-okaze iniciatis afiŝan kampanjon. Via helpo estas bezonata! Bonvolu traduki la afiŝon al via lingvo aŭ sendu la pretan tradukon al Renato Corsetti.

Venontaj renkontiĝoj

51-a Brazila Kongreso de Esperanto – en Manaus, Brazilo. Verda Komunikado: kiun internacian lingvon oni uzu en daŭripova mondo? De la 22-a ĝis la 26-a de februaro. Inf.: Brazila Esperanto Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília – DF, CEP 70.393-902, Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br

72a Studsesio – en Herzberg am Harz, Germanio. Studsemajnfino. De la 5-a ĝis la 7-a de februaro. Ĉeftemoj: novaj teknikoj por lingvoinstruado kaj komunikado, Vikipedio. Lingva perfektigo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

BESTĜARDENO 2016 – en Prago, Ĉehio. De la 5-a ĝis la 7-a de februaro. Tradicia renkontiĝo en praga bestoĝardeno kun festo de “adoptotago” kaj granda konkursa pikniko. Inf.: E-mental´, rete: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz.

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

73a Studsesio – en Herzberg am Harz, Germanio. De la 3-a ĝis la 8-a de marto. Konsultiĝo, seminario pri arkivoj, biblioteko, konservado de historiaĵoj de la Esperanto-kulturo, historio, movado. Temogvidantoj: Jan&Lene Niemann, DK. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

Studosemajnfino – de la 4-a ĝis la 6-a de Marto. en Buurse, urbeto apud Enschede en Nederlando. Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon. En loko nur unu kilometro for de la landlimo kun Germanio. Inf.: Esperanto Nederland studosemajnfino@esperanto-nederland.nl.

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

John Buchanan Masterclass (Majstrosesio) in Esperanto – de la 16-a ĝis la 18-a de marto en Liverpolo, Britio. La Masterclass estos tritaga spektaklo pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo kaj estos malferma al la publiko. Troviĝos tri ĉefaj fadenoj por la programo, po ok sesioj por ĉiuj, kaj ankaŭ kvar pliaj sesioj pri la pli tiklaj flankoj de la esperanta gramatiko. Vidu pli da detaloj en la retejo. inf.: Angela Tellier Angela.Tellier@liverpool.ac.uk

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.or

Internacia Junulara Festivalo – de la 23-a ĝis la 29-a de marto en Pesaro, Italio. La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj por tre facile amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj. Inf.: retpoŝto: ijf.admin@gmail.com, tel.: Emanuele Regano (Administranto IJF) +39 334 2238201

57a Argentina Kongreso de Esperanto – de la 24-a ĝis la 27-a de marto en Las Grutas, Río Negro, Argentino. LKK kaj Argentina Esperanto-Ligo invitas vin al la 57a Argentina Kongreso de Esperanto dum Pasko en Las Grutas, Río Negro. Kongresa temo: “Konsento konstruas, malpaco detruas”. Inf.: Ruben Sanchez esperanto@neunet.com.ar

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj