Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 421, 2016-02-04

TEJO prezentas novan Trejnadon por Trejnistoj

Ĉu vi deziras trandoni viajn spertojn al lernemaj homoj, inspiri aliajn per viaj konoj kaj lertoj, ŝanĝi ies mondon kaj samtempe helpi al la evoluigo de TEJO? Jen la ideala okazo por vi! Kadre de la programo ETEY, partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, vi havos la ŝancon iĝi kaj trejnisto kaj tiel aparteni al la unua generacio de TEJO-trejnistoj. La trejnadprogramo provizos vin per ĉiuj kapabloj kaj iloj bezonataj en TEJO-trejnista kariero. Por informiĝi pli detale pri ĉi tiu unika projekto, bonvolu legi la oficialan alvokon en la retejo de TEJO: https://tejo.org/2016/02/tejo-prezentas-novan-trejnadon-por-trejnistoj/.

Kie paski? Italuje!

De la 23-a ĝis la 29-a de marto okazos la 40-a Internacia Junulara Festivalo en Pesaro, urbeto apud Romo. Ĝi estas unu el la plej popularaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉiujare arigante proksimume centon da junuloj en Italio. Kompreneble ne mankos vizitoj al la plej belaj vidindaĵoj de la ĉirkaŭaĵoj, nek bunta programo movada (diskutrondoj, prelegoj, gruplaboroj ktp.) kaj distra (inter aliaj koncertoj, spektakloj, nokta urbumado). Unu el la plej gravaj ecoj de la festivalo estas la zorgo havi kotizosistemon, kiu difinas la kotizon laŭ aĝo kaj devenlando. Por aparte stimuli partoprenon de junaj esperantistoj, kiuj venas el landoj malproksimaj al Italio aŭ estas ekonomie malavantaĝitaj, Itala Esperantista Junularo krome kreis la IJF-fonduson, kiu ebligas al tri junuloj senpage partopreni la aranĝon kiel memzorgantoj. Kandidatoj devas esti malpli ol 30-jaraj kaj veni el lando apartenanta al la kategorioj 2, 3 aŭ 4 laŭ la kotizosistemo. Kandidatiĝoj estos akceptataj ĝis la 7-a de februaro.

Laŭ alvoko trovebla en la retejo de IJF. La titolo de la anonco originas de iama reklama slogano de IJF.

Forpasis Roland Lindblom (1931-2016)

Roland Lindblom, unu el la plej elstaraj aktivuloj de sveda Esperanto-movado, forpasis la 17-an de Januaro. Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post 6-monata lernado gvidis kurson de la lingvo. Li plenumis plurajn gravajn taskojn en la nacia kaj internacia Esperanto-movadoj: Li estis interalie prezidanto de LKK de du UK-oj (Stokholmo 1980 kaj Gotenburgo 2003), Estrarano pri Kongresoj de UEA kaj prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio de 1978 ĝis 1985. Krome, Lindblom reprezentis UEA en du konferencoj de Unesko en Stokholmo. Li estis elektita Honora uMembro de UEA en 2013.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 602 (2016-01-19).

Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn

Jam por la 39-a fojo la Esperantologia Konferenco ĉi-jare arigos fakulojn pri esperantologio. Organizita de Maria Rosaria Spanò kaj Orlando Raola kaj sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la 39-a Esperantologia Konferenco okazos en la 101-a Universala Kongreso en Nitra. La organizantoj invitas ĉiujn fakulojn sendi prelegproponojn pri la temo Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo Esperanto: diversspecaj influoj kaj faktoroj. Oni sendu mallongan prelegresumon (maksimume 250-vortan), kune kun sinteza biografio, al la retadreso esperantologiakonferenco2016@gmail.com, plej malfrue ĝis la 30-a de aprilo 2016.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 602 (2016-01-19).

Printempa Esperanto-Kongreso

Ekde 2010 la Verdaj Skoltoj, internacia asocio kuniganta junajn, aventuremajn esperantistojn, organizas la Printempan Esperanto-Kongreson (PEKO). Ĉi-jare ĝi okazos en la valona urbo Namuro. La kongreso logas per ampleksa kaj bunta programo, proponante Esperanto-kursojn diversnivelajn, fakan seminarion, koncertojn, promenadojn, ekskursojn kaj Libroservon de FEL. Se vi interesiĝas pri partopreno al la aranĝo, trovu detalojn ĉe: https://verdajskoltoj.wordpress.com/peko-eo/. Se vi volas ekscii pli pri la Verdaj Skoltoj, spektu ĉi tiun ege profesikvalite produktitan sinprezentan filmeton: https://www.youtube.com/watch?v=8CItCDra5Os.

Konkursoj de Samideano

Ĉu vi estas poeziema, sed ĝis nun ne kuraĝis elpaŝi per poemo verkita de vi? Nepre konsideru partoprenon al la Konkursoj de Samideano. La konkursoj estas malfermaj al poetoj el la tuta mondo, oni akceptos ajnan poemtemon. Estas starigita nur unu limo al la partoprenantoj: La poeziaĵo ne ampleksu pli ol 50 versojn entute. Oni sendu ĝin kune kun la aliĝilo al la retpoŝtadreso samideano@hotmail.it. Aliĝilon, pliajn detalojn pri la premioj kaj pri la juĝantaro trovu ĉe: http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html.

Ekparolu!

La fondaĵo edukado.net, konata en Esperantujo interalie pro la mastrumado de la furoraj KER-ekzamenoj, lanĉis novan projekton nomatan EKPAROLU! Ĝi celas doni al lernintoj de Duolingo eblon parole uzi la lingvon kaj eniri la Esperanto-komunumon. La parolsesioj okazu duope pere de Skajpo, unuflanke la nevo (komencinto, fininto de la Duolingo-arbo, je A2-nivelo), aliflanke la onklo (sperta Esperantisto, kiu havu mininume B2-nivelon). Informiĝu pli detale pri la projekto ĉe: http://www.edukado.net/novajhoj?id=601.

Festaj renkontiĝoj en Esperantujo

La jarŝanĝa tempo kutime estas plena je diversspecaj renkontiĝoj. Partopreno al renkontiĝo kompreneble ne estus kompleta sen posta rigardado de fotoj kaj legado de raportoj, per kiuj tradicie disponigas vin La Ondo de Esperanto. Kvin el tiuj artikoloj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo. Se vi ankoraŭ ne abonis la revuon por la jaro 2016, vi povas fari tion ĉe: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Viaj ideoj por Esperanto

Ĉu vi havas ideojn por Esperanto, sed ankoraŭ ne trovis eblon kunhavigi ilin? Ĝuste tiucele estis kreita la projekto Viaj ideoj por Esperanto. La ideoj (ĉu proponoj, sugestoj, konstruaj kritikoj, necesoj) estos plusendataj al la respondeculoj de TEJO kaj UEA. Vi povas sendi viajn ideojn tra pluraj kanaloj: per afiŝo en Facebook markita per la kradvorto #IdeoPorEsperanto, per afiŝo en fadeno de la forumo de la Instituto Fina Venko (necesas unue aliĝi al la gugla grupo), metante komenton sub la koncernan novaĵartikolon en tejo.org kaj pendigante paperpecetojn sur idetabuloj dum eventoj. Ne tenu viajn ideojn kaj proponojn sekretaj, gravas ĉiu kontribuo! Pli detalaj informoj pri la projekto troveblas ĉe: https://tejo.org/agadoj/viaj-ideoj-por-esperanto/.

Nova redaktoro de la revuo Esperanto serĉata

Nova redaktoro de la revuo Esperanto, kiu, unuafoje aperinta en 1905, estas konsiderata unu el la plej influaj revuoj de la Esperanto-movado, estas serĉata. La nova redaktoro transprenos la redaktadon ekde numero 2016:5, kio signifas eklabori komence de aprilo. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton de 2016. Kandidato devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. Serĉata estas persono kreema kaj iniciatema, kiu aktive kontribuos al efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA. Kandidatiĝdeklarojn oni sendu plej malfrue ĝis la 31-a de januaro al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@uea.co.org), kun sinprezenta letero, vivresumo, mallonga eseo pri la sinteno de la kandidato rilate al la rolo de la revuo en la efektivigo de la Strategia Plano kaj nomoj kaj kontaktinformoj de tri subtenantoj.

Nova esperantlingva socia reto lanĉita

La videoblogisto Richard Delamore, uzanta la pseŭdonimon “Evildea”, lanĉis novan projekton: la socian reton “Evildea.tv”. Ĝi enviciĝas en kelkon da jam ekzistantaj Esperantaj sociretoj, kiel ekzemple esperanto.com kaj verduloj.com. Krom la bazajn funkciojn (grupoj, forumo, fluo) ĝi proponas priserĉeblan kaj per kategorioj provizitan arkivon de Evildea-filmetoj. Evildeaniĝu ĉe: http://evildea.tv.

Venontaj renkontiĝoj

72a Studsesio – en Herzberg am Harz, Germanio. Studsemajnfino. De la 5-a ĝis la 7-a de februaro. Ĉeftemoj: novaj teknikoj por lingvoinstruado kaj komunikado, Vikipedio. Lingva perfektigo. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

BESTĜARDENO 2016 – en Prago, Ĉehio. De la 5-a ĝis la 7-a de februaro. Tradicia renkontiĝo en praga bestoĝardeno kun festo de “adoptotago” kaj granda konkursa pikniko. Inf.: E-mental´, rete: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz.51-a Brazila Kongreso de Esperanto – en Manaus, Brazilo.

Verda Komunikado: kiun internacian lingvon oni uzu en daŭripova mondo? De la 22-a ĝis la 26-a de februaro. Inf.: Brazila Esperanto Ligo, SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília – DF, CEP 70.393-902, Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br

Dua Speciala Ekskurso 2016 kun AMO Seminario – en Katmandu, Nepalo, 26-a de februaro ĝis 8-a de marto 2016. Ret-poŝto: nespa.1990@gmail.com

73a Studsesio – en Herzberg am Harz, Germanio. De la 3-a ĝis la 8-a de marto. Konsultiĝo, seminario pri arkivoj, biblioteko, konservado de historiaĵoj de la Esperanto-kulturo, historio, movado. Temogvidantoj: Jan&Lene Niemann, DK. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de

Studosemajnfino – de la 4-a ĝis la 6-a de Marto. en Buurse, urbeto apud Enschede en Nederlando. Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon. En loko nur unu kilometro for de la landlimo kun Germanio. Inf.: Esperanto Nederland studosemajnfino@esperanto-nederland.nl.

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

John Buchanan Masterclass (Majstrosesio) in Esperanto – de la 16-a ĝis la 18-a de marto en Liverpolo, Britio. La Masterclass estos tritaga spektaklo pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo kaj estos malferma al la publiko. Troviĝos tri ĉefaj fadenoj por la programo, po ok sesioj por ĉiuj, kaj ankaŭ kvar pliaj sesioj pri la pli tiklaj flankoj de la esperanta gramatiko. Vidu pli da detaloj en la retejo. inf.: Angela Tellier Angela.Tellier@liverpool.ac.uk

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.o

Internacia Junulara Festivalo – de la 23-a ĝis la 29-a de marto en Pesaro, Italio. La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj por tre facile amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj. Inf.: retpoŝto: ijf.admin@gmail.com, tel.: Emanuele Regano (Administranto IJF) +39 334 2238201

57a Argentina Kongreso de Esperanto – de la 24-a ĝis la 27-a de marto en Las Grutas, Río Negro, Argentino. LKK kaj Argentina Esperanto-Ligo invitas vin al la 57a Argentina Kongreso de Esperanto dum Pasko en Las Grutas, Río Negro. Kongresa temo: “Konsento konstruas, malpaco detruas”. Inf.: Ruben Sanchez esperanto@neunet.com.ar

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj