Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 422, 2016-03-04

TEJO subskribis leteron por pledi favore al la Schengen-principoj

TEJO subskribis leteron al la Eŭropa Konsilio por pledi favore al la Ŝengen-principoj kun 15 aliaj internaciaj junularaj organizoj ĉar TEJO celas “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo” kaj libera moviĝeblo en la Ŝengen-landaro estas grava afero por TEJO kiel internacia organizaĵo. La Ŝengen-traktato kreis kreskantan regionon kies civitanoj povas libere moviĝi, renkontiĝi kaj decidi kie loĝi kaj labori. Ĝi faligis gravajn barojn internaciigante la vivon de popoloj kiuj tragedie militis inter si antaŭ 70 kaj 100 jaroj.

Multaj niaj eventoj okazas en Eŭropo kun internacia partoprenantaro. Nun niaj eŭropaj membroj povas nun libere moviĝi por ilin partopreni kaj, danke al Schengen, kiam niaj membroj el la cetero de la mondo sukcesas veni al Eŭropo, ili povas moviĝi libere en ĝi, vizitante eventojn kaj samideanojn en diversaj landoj.

Malfortigo de la Ŝengen-principoj estus obstaklo al nia laboro, kaj problemo por niaj aktivuloj, eŭropaj kaj ekstereŭropaj.

Por gejunuloj landlimoj en centra kaj okcidenta Eŭropo estas parto de pasinteco kiu ne revenu.

Kandidatiĝu por esti Komitatano B de TEJO

En 2016 okazos elektoj por la ofico de Komitatano B. Komitatano B reprezentas la individuajn membrojn de TEJO en ĝia supera instanco, la komitato. Ĉiu individua membro havas pasivan kaj aktivan voĉdonrajtojn. Ĉi-foje estos elektitaj kvin komitatanoj B, unu po ĉiu komencita cento da individuaj membroj. Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo. Valida kandidatiĝo estu retpoŝte aŭ paperpoŝte sendita al la Centra Oficejo de UEA kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO kaj enhavu personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron), biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn), subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2016 el minimume du landoj. Via kandidatiĝo devos esti alveninta plej malfrue la 10-an de aprilo 2016. Trovu pliajn detalojn ĉe: https://tejo.org/2016/02/kandidatigu-por-esti-komitatano-b-de-tejo/.

Alvoko por nova komisiito pri Landa Agado en Azio

TEJO urĝe bezonas komisiiton pri Landa kaj Regiona Agado en Azio! Esti aktiva en TEJO donas al vi ŝancon renkonti multajn junajn aktivulojn el aliaj landoj, ekhavi spertojn, kiuj utilos al vi ankaŭ poste, kaj progresigi la celojn kaj idealojn de la Esperanto-movado. Kiel komisiito de TEJO vi kontribuos al la bonfarto de la organizaĵo. Flegado de Esperanta landa kaj regiona agadoj ludas gravan rolon en la movado, kio igas vian kunlaboran des pli altvalora kaj esenca. Se vi interesiĝas, jen prezentiĝas ideala momento paŝi antaŭen kaj ekaktivi! Detalojn pri la posteno trovu ĉe: https://tejo.org/2016/02/alvoko-por-nova-komisiito-pri-landa-agado-en-azio/

Filmkonkurso pri amikeco en la UK

Universalaj kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekkoni novajn. Cele al prilumo de tiu aspekto de la kongresa vivo, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj traktantaj tiun fenomenon. La aŭtoroj de la plej popularaj filmoj ricevos senpagan kongresaliĝon por siaj amikoj. Formalaj aliĝkondiĉoj ne ekzistas, necesas nur alŝuti filmeton al la sociretejo Facebook kaj aldoni la kradvorton “#uk2016amikeco”. Al la kreemo de la partoprenantoj oni ne metas ajnajn limojn, krom pri la lingvo (la filmo devas esti en Esperanto) kaj pri la daŭro (ne pli ol 3 minutoj). La filmojn oni povos alŝuti ĝis la 31-a de marto, la gajnintoj estos anoncitaj je la 4-a de aprilo.

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj en Roterdamo

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. La limigita dormo-spaco en la Centra Oficejo de UEA momente malfaciligas la akcepton de volontuloj. Tamen volontulaj laborfortoj estas nepre bezonataj sur la diversaj agadkampoj de UEA, kaj multaj esperantistoj pretus labori volontule por UEA en Roterdamo. Laŭ la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, la plivastigon de la Volontula Servo ebligos la haveblo de eŭropaj subvencioj. Por financi la aĉeton UEA lanĉos tutmondan donackampanjon. Ne nur donacoj etaj kaj grandaj estos akceptataj, sed ankaŭ pruntedonita mono je malgranda aŭ nenia interezo. Teamo de oficistoj sub la gvido de Veronika Poór, Vica Ĝenerala Direktoro de UEA, esploros pri taŭgaj loĝejoj en Roterdamo. Por ricevi pliajn informojn, bonvolu retleteri al: domo@co.uea.org. Donacojn eblos fari tra la kontoreto de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu aldoni la priskribon: Konto voldom.

Aperis la februara numero de la revuo Esperanto

La februara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas en la retejo de UEA. Malfermas la revuon artikolo de ĝia ĉefredaktoro Fabrício Valle titolita “Per reto nova, plurisme kaj laŭ multaj vojoj”, en kiu li priskribas la movadan rolon de UEA en la interreta epoko. Krome legindas la artikolo “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, en kiu la Prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, klarigas, kial laŭ li  jura sendependeco necesas por la eksteraj rilatoj de TEJO. En la rubriko DekDemandoj ĉi-numere gastas Lu-Wunsch Rolshoven, la prezidanto de EsperantoLand, asocio konata pro organizado de internaciaj renkontiĝoj. Utilajn konsilojn trovos recenzemuloj en la artikolo “La arto recenzi” de Sten Johannson: La konata Esperanta aŭtoro prezentas al tiuj bazajn gvidliniojn por la verkado de recenzoj, dum la legantoj fariĝos pli postulemaj konsumantoj. Ensalutinte en la retejo de uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_feb16.

Aperis nova numero de la revuo Kontakto

La unua ĉi-jara numero de Kontakto jam legeblas rete. Richard Delamore, fama Esperanta jutubisto kaŝnome konata kiel Evildea, respondis al la redaktoro demandojn pri la kanalo, ĝia futuro, la malantaŭkulisa laboro de jutubisto kaj multe pli. La numeron superregas la kovrila temo Literaturo, al kiu estas dediĉitaj kvin artikoloj. Allogaj estas ankaŭ la konstantaj rubrikoj: Kontaktek prezentas novaĵojn el la teknologia mondo, inter aliaj konsilojn por krei perfektan pasvorton, István Ertl dediĉas sian Tiel la mondo … al la konstanta streso nunepoka, kaj Viktoro Solé en Blaga Blogo priskribas –  aparte ĝuinde por hipokondriuloj – sian timon surdiĝi. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=kto1_16.

Aperis la marta numero de la informilo de la UN-oficejo de UEA

La organizaĵo “Esperanto por UN” celas altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj. Ĉiun duan monaton ĝi dissendas informilon pri pasintaj kaj okazontaj eventoj. Ĉi-numere ĝi raportas pri la agadoj okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kiu estas tutmonde festata memore al manifestaciantoj por oficialigo de la bengala lingvo, kiuj estis mortpafitaj de la polico. Krome la UN-oficejo informas, ke UEA estis unu el ses aŭspiciantoj de podia sesio de neregistaraj organizaĵoj pri edukado de rifuĝintoj. Plie UEA rolos kiel sponsoro de simpozio pri lingvo kaj la celoj de daŭripova evoluigo. Legu la informilon ĉe: https://sites.google.com/site/esperantoporun/dokumentoj/informiloj-de-esperanto-por-un/informilo-de-marto-2016.

Enretiĝis retejo pri la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

La 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazos en Bogoto, Kolombio, inter la 9-a kaj la 15-a de Julio 2016. Samtempe estos okazigata la 22-a Kolombia Kongreso de Esperanto, kio igas tiun aranĝon historie unika kaj tial neforgesebla evento. En la ĵus enretiĝinta retpaĝo troviĝas informoj pri la kongreso, pri la kongresa temo kaj pri la kongresurbo. Se tiomo da informo ne sufiĉus al vi, vi povus krome ĝui jutuban filmeton reklamantan la kongreson.

Venontaj renkontiĝoj

Mediteranea Esperanto-semajno – Les Issambres en Restadejo Val d’Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

John Buchanan Masterclass (Majstrosesio) in Esperanto – de la 16-a ĝis la 18-a de marto en Liverpolo, Britio. La Masterclass estos tritaga spektaklo pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo kaj estos malferma al la publiko. Troviĝos tri ĉefaj fadenoj por la programo, po ok sesioj por ĉiuj, kaj ankaŭ kvar pliaj sesioj pri la pli tiklaj flankoj de la esperanta gramatiko. Vidu pli da detaloj en la retejo. inf.: Angela Tellier Angela.Tellier@liverpool.ac.uk

Trilanda Kongreso – en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.o

Internacia Junulara Festivalo – de la 23-a ĝis la 29-a de marto en Pesaro, Italio. La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj por tre facile amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj. Inf.: retpoŝto: ijf.admin@gmail.com, tel.: Emanuele Regano (Administranto IJF) +39 334 2238201

57a Argentina Kongreso de Esperanto – de la 24-a ĝis la 27-a de marto en Las Grutas, Río Negro, Argentino. LKK kaj Argentina Esperanto-Ligo invitas vin al la 57a Argentina Kongreso de Esperanto dum Pasko en Las Grutas, Río Negro. Kongresa temo: “Konsento konstruas, malpaco detruas”. Inf.: Ruben Sanchez esperanto@neunet.com.ar

Printempa Semajno Internacia, PSI – en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) – en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj