Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 423, 2016-04-08

UK: Pliaj programeroj rete mendeblaj

En la reta mendilo de la 101-a Universala Kongreso nun elekteblas tri programeroj, kiuj ne estis menciitaj en la reta mendilo. Temas pri eroj de la Junulara Programo, kiu estos parte malferma al ĉiuj kongresanoj. La novaj proponoj estas: Vingustumado (lunde, 25-a de julio); Ekskurso al Bratislavo (merkrede, 27-a de julio – nur por junuloj*) kaj Verda Pikniko (merkrede, 27-a de julio).

Por partopreni en tiuj programeroj necesas fari antaŭmendon per la reta mendilo (ekskursoj E10, D10 kaj D11). La ekskurso al Bratislavo celas nur junulojn; nur se restos liberaj lokoj, surloke oni malfermos aliĝadon por ĉiuj. Priskriboj de la novaj programeroj estas troveblaj en la retejo de LKK.

Ĉiuj, kiuj jam aliĝis al la kongreso, povas ensaluti en la reta mendilo kaj tie elekti el la oferto de hoteloj kaj ekskursoj. Atentu, la lokoj rapide elĉerpiĝas! La mendilo estos malferma ĝis la 15-a de majo.

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Post la pasintdecembra demisio de la antaŭa prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, pro disputoj pri nova statuto kaj pro malkontento pri la retaj diskutoj Akademiaj, nun elektiĝis nova estraro. Laŭ oficiala komuniko ĝin prezidos Probal Dasgupta, eksprezidanto de UEA. Krome anos en ĝi du vicprezidantoj Brian Moon kaj Otto Prytz, kaj la sekretario Renato Corsetti. Dasgupta estos ankaŭ direktoro pri prononco.  Kiel aliaj direktoroj estis elektitaj Orlando Raola (faka lingvo), Sergio Pokrovskij (gramatiko), Markos Kramer (ĝenerala vortaro), Anna Lowenstein (kontrolado de lerniloj), Alexander Shlafer (lingva konsultejo), Paul Gubbins (literaturo), Carlo Minnaja (historio de la Akademio), Nguyen Xuan Thu (homaj nomoj).

Laŭ artikolo aperinta en liberafolio.org.

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

Komence de majo 2015 Esperantujo estis surprizita de la lanĉo de Esperanto-kurso por angleparolantoj ĉe Duolingo. Ekde tiam, 350 mil homoj eklernis la lingvon internacian ĉe tiu lingvolerna retejo. Pli kaj pli ofte aperas finintoj de la Duolingo-kurso ĉe Esperanto-renkontiĝoj kaj en Esperanto-asocioj. En intervjuo kun Libera Folio, Chuck Smith, la motoro de teamo, kiu kreis la kurson sciigis, ke la kurso jam pretas por stabiliĝo, sed nuntempe pro teknikaj problemoj flanke de Duolingo devas resti en la Beta-fazo. Krome la leganto ekscias pri nuntempe farataj ŝanĝoj en la strukturo de la kurso. Chuck Smith intervjue rivelis ne nur, ke ĉiutage 30 homoj finas la kurson, ciferemuloj povas ĝui ankaŭ abundon da aliaj interesaj statistikoj. Legu la tutan intervjuon ĉe: http://www.liberafolio.org/2016/tridek-homoj-diplomigas-ciutage-per-duolingo.

SOMERAS, internacia studsemajno en Francio

Malkovru, studu kaj praktiku Esperanton en internacia etoso kun kvin spertaj instruistoj! SOMERAS okazos de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2016 ĉe la kastelo Grésillon, fama esperanta centro ekde 1952, 3 horojn proksime de Parizo.

En la programo: kursoj, ekskursoj, koncertoj, kaj diversaj aktivadoj. Plia ekskurso al la Luar-kasteloj estas planita la 14an de aŭgusto.

Por pliaj informoj, vizitu la retpaĝon de SOMERAS!.

La junulara programo de la 101-a UK

La 101-a Universala Kongreso de Esperanto estos unu el la plej junecaj delonge! Danke al la engaĝiĝemo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato estos organizita – kiel parto de la Universala Kongreso, kiu okazos en Nitro de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. La programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, la sola partoprenkondiĉo estas, ke partoprenantoj sentu sin junaj spirite. La programeroj okazos en la konstruaĵo A. Bernolák, kiu estas inter la tranoktejoj mendeblaj per la kongresa mendilo. Nepre ne maltrafu la informojn, kiujn la organiza teamo pere de sia Facebook-paĝo. Eĉ pli da detaloj vi trovos sur la retejo, kie estas spekteblaj ankaŭ la invitaj videoj.

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

En 2016 okazos elekto de Komitatanoj B, kiuj reprezentos dum trijara periodo la membraron de UEA en ties plej alta instanco, la Komitato. Ses el la ok kandidatoj estos elektitaj, unu po komencita milo da individuaj membroj. La nombro de kandidatoj ŝrumpis kompare kun la 2010-aj elektoj, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed kreskis kompare kun 2013, kiam nur 7 membroj decidis konkursi. La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio). Por informiĝi pli detale pri la balota procedo, bonvolu legi la priskribojn en la Ĝenerala Regularo. Bonvolu krome atenti, ke por ricevi voĉdonilon vi devas esti Individua Membro de UEA kaj havi aktualan poŝtadreson en la datumbazo de UEA.

Aktualigo: Johan Derks intertempe informis per persona komuniko sur la retejo de Libera Folio, ke li kaj Roy McCoy rezignis siajnj kandidatiĝojn. La ses restantaj kandidatoj do okupos la ses lokojn sen balotoj.

Aperis nova numero de la revuo Esperanto

La marta numero de la revuo Esperanto jam legeblas en la reto. Malfermas la numeron artikolo verkita de José Antonio Vergara, en kiu estas priskribita kaj diskutita la koncepto de “tutmonda civitaneco”, do sento de aparteno al la tuta homaro. La artikoloj en la centraj paĝoj estas dediĉitaj al Faka Esperanto-agado kaj kiel eblas adapti ilin al la obstakloj, kiujn devas fronti nunepoka NRO. Krome vi ne maltrafu la rubrikon DekDemandoj, en kiu ĉi-numere gastas Floréal Martorell, fondinto de la Esperanto-eldonejo Vinilkosmo, artikolon pri Pasporta Servo en la moderna epoko de Lars Sözüer, kaj la debutantajn Lingvajn notojn, tra kiuj Rob Moerbeek provizas vin per rimarkigoj pri la nuntempa lingvouzo. Ensalutinte en la retejo de UEA, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/revuoj/esperanto/?enhavo=Marta16Reta.pdf.

temo: #aktivado: Kontribuu al tema programo de IJK!

Por la IJK 2016 en Vroclavo ni ŝatus proponi al vi temon dediĉitan al reta aktivado de neregistaraj organizoj. Temos interalie pri:

– Komunikado (iloj kaj strategioj de komunikado, kiel konstrui komunumon, mezurado de efikoj)

– Teamlaboro (iloj kaj manieroj de kunlaboro, strukturigado)

– Reta ĉeesto (modernaj retpaĝoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, retaj grafikaĵoj)

– Edukado (iloj kaj manieroj de reta trejnado)

– Monakirado (amasfinancado, kaj aliaj manieroj sukcese akiri monrimedojn en reto)

– Sekureco (kiel sekure uzi retajn ilojn, kiel stoki kaj administri datumojn)

La preparoj daŭros publike ĉe https://trello.com/b/jQ2akNyF/ijk2016-aktivado Ni invitas vin kontribui. Aktivu! Se vi ne kunfaros – ne okazos! Prepari 15 minutan prelegon ja ne komplikas. Tial ne hezitu kaj tuj sinproponu al tomasz.szymula@pej.pl.

Prezentu vian studon/fakon dum IJK en kelkaj minutoj!

Tiu plurfoje sukcesa programero okazos ankaŭ dum IJK. Junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj.

La programero naskiĝis pro la spertita granda intereso pri diversaj fakoj, studoj, pri kiuj kutime oni ne povas aŭdi dum prelegoj, nur dum hazardaj koridoraj babiladoj. Prelegu ankaŭ vi! Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon ĝis la 30-a de majo pri via temo al tomasz.szymula@pej.pl

Ekzemplaj tri frazoj: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tio, kiel prelegi, ne hezitu peti helpon ĉe sfa@tejo.org!

La programeron okazigos la Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

Pardonpeto pro malfruo

La redaktoro de TEJO-aktuale pardonpetas pro lastatempaj malfruoj, kiujn okazigis akuta persona tempomanko. Per tiuj malakurataĵoj ni ne nur malrespektis la fidon de niaj legantoj, sed ankaŭ la fidon de la perantoj de anoncoj, kies kontribuaĵoj ne povis ĝustatempe dissendiĝi. Por informilo, kiu portas en sia nomo la vorton “aktuale”, tio kompreneble ne estas akceptebla. Ni ne nur ĵuras al niaj legantoj, ke TEJO-aktuale baldaŭ aperos en la kutima ritmo, sed ankaŭ fieras anonci, ke TEJO-aktuale post nelonge ekaperos en pli moderna kaj alloga dezajno.