Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 425, 2016-05-24

Nova kajero de Kontakto

Aperis la 2-a ĉi-jara numero de la revuo Kontakto. Ĝia ĉefartikolo La kaŝita katastrofo temas pri nukleara akcidento okazinta en la rusa Ozjorsk, pri kiu oni nun supozas, ke ĝi estis la plej grava nuklea katastrofo post Fukuŝima kaj Ĉernobilo. Leginte tiun ŝokan raporton vi plej verŝajne bezonos distriĝon: Alfoliumu do la paĝon 15, kie vi trovos tradukon de artikolo origine aperinta sur Buzzfeed: 15 aferoj, kiujn vi povas fari kiam vi sentas vin senutilaĉo. Se vi sekvis la vastajn diskutojn pri Duolingo, kiuj pasintjare superregis Esperantujon, kaj ankoraŭ ne scias, pri kio ekzakte temas, ne maltrafu la artikolon Duolingo: Amuzilo por lingvemuloj de Karina Oliveira, kiu klarigos al vi la funkcion kaj koncepton de la lingvolerna platformo. Ankaŭ ĉi-numere ne mankas la konstantaj rubrikoj: Tiel la mondo … de István Ertl kaj La blaga blogo de Viktoro Solé.

Nova rektmetoda kurso de Esperanto senpage elŝuteblas

Aldoniĝas nova aplikaĵo al la jam sufiĉe vigla merkato de lingvolerniloj por poŝtelefonoj. Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis tian, kiu baziĝas sur Esperanto per rekta metodo, furora Esperanto-kurso de Stano Marček jam tradukita al pli ol 30 lingvoj. Ĝi elŝuteblas en la Google-butiko por aplikaĵoj “Google Play” kaj sur la retpaĝo de la instituto. La aplikaĵo allogas per utilaj funkcioj. Ĝi enhavas interalie la desegnaĵojn de Linda Marčekova el la kursolibro kaj prononcregistraĵojn, kiuj aŭdigeblas per simpla tuŝo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 614 (2016-05-13).

Premio Pirlot por sciencaj verkoj

Dum la UK en Nitro estos denove aljuĝota la Premio Germain Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj. La Premio estis fondita en la jaro 1993 de s-ro  Germain Pirlot kaj organizita de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis aljuĝita en la jaro 2001 (por “La Kosmo kaj Ni” de David Galadi  Enriquez kaj A.Wandel).

Ĉi-jare AIS decidis renovigi tiun tradician premion en nova vesto. Diference de la antaŭaj fojoj, la premio estos  disdonota ne nur al scienca libro, sed en kvar branĉoj: libro, artikolo, reta kurso kaj prelego (la lasta devas esti akompanata per skriba teksto). Povas partopreni verkoj originale komponitaj en Esperanto kaj publikigitaj en la jaroj 2010-2015.

La sumo de la premioj en la kvar branĉoj estos ĉirkaŭ 500 eŭroj, la detaloj de la disdivido kiel ankaŭ la prijuĝado estos deciditaj de AIS. La precizaj informoj aperos en la regularo baldaŭ trovebla en la AIS-retejo (http://www.ais-sanmarino.org). Proponojn oni sendu al AIS (informo@ais-sanmarino.org) ĝis la 15.6.2016.  La gajnintoj ricevos la premiojn dum la Scienca Forumo organizata de AIS por la UK en Nitro.

Fonto: Retmesaĝo dissendita de Amri Wandel, Prezidanto de AIS.

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj), kaj UN-oficistoj kadre de simpozio okazinta en Novjorko de la 21-a ĝis 22-a de aprilo 2016 dediĉis sin al la temo Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluo. La simpozio okazis sub la aŭspicio de UEA kaj estis subvenciita de Esperantic Studies Foundation. Ĝi ekzamenis la rolon de lingvoj en la realigo de la celoj, sur kiuj baziĝas la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015 – 2030. Por informiĝi pli detale pri tiu temo, bonvolu legi la koncernan Gazetaran Komunikon: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Lingva-simpozio-traktis-la-celojn-por-dauxripova-evoluigo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 611 (2016-05-03).

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj

La 15-a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj la Internacia Tago de la Familioj. Tiu tago respegulas, kiel gravaj la familioj estas por la internacia komunumo. Ĝi estas oportuno por konsciigado pri problemoj rilataj al familioj kaj por montri, kiom urĝe estas ilin solvi. Ĉiujare la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj elektas temon por la tago. Ĉi-jare ĝi estis dediĉita al Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco. Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA elsendis mesaĝon en Gazetara Komuniko: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Mesagxo-de-Universala-Esperanto-Asocio-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-Familioj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 612 (2016-05-06)

Afrika Kongreso de Esperanto

Jam la sesan fojon la afrika E-movado prepariĝas por celebri tion, kion multaj konsideras la plej grava ero de ĝia agado: La Afrikan Kongreson de Esperanto, kiu gastos de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016 en la tanzania urbo Bunda. Partoprenontojn (bonvenaj estas eksplice ne nur afrikanoj) atendas ampleksa programo, kiu unuavice celas kunigi esperantistojn ĉirkaŭ belaj sonĝoj: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko. La kongreson okazigas kunlabore la Afrika Komisiono de UEA kaj la tanzaniaj aktivuloj, sub aŭspicio de UEA. Pliajn informojn vi trovu en la koncerna Gazetara Komuniko kaj ĉe: http://www.esperanto-afriko.org/.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 613 (2016-05-12).

Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Ĉi-jare la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” estos okazigita por la tria fojo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro. La verkoj estu dediĉitaj al la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…” kaj ne ampleksu pli ol tri paĝojn. Sendu vian kontribuaĵon al la adreso de la Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu ĝin ĉe la Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. La limdato estas la 30-a de oktobro. La dek plej bonaj verkistoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj. Krome, iliaj verkoj estos publikigitaj en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta. Pliajn detalojn bonvolu trovi ĉe: http://sezonoj.ru/2016/05/konkurso-3/.

Esperanto-Tago 2016

En Esperantujo oni festas la 26-an de Julio kiel Esperanto-tagonNaskiĝtagon de Esperanto, oikaze de la datreveno de la publikigo de la Unua Libro. Honore al tiu tago, la teamo de linguistic-rights.org ĉiujare kreas afiŝojn por reklami la Lingvon Internacian al neesperanta publiko. Ĝis nun ĝi estis tradukita nur al ege malmultaj lingvoj, via kunlaboro do estas bonvena kaj bezonata! Pliajn informojn trovu ĉe: http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2016.html#vialingvo

Karavano al Seulo

Ĉu vi serĉas aventuron? Ĉu vojaĝo laŭ la Trasiberia fervojo estas parto de via listo pri aferoj, kiujn vi nepre volas fari antaŭ ol vi iĝos tro olda? Ĉu vi eble eĉ volas konekti tiujn aferojn kun Esperantumado? Jen oportuno perfekta por vi! La Vojaĝo anoncis – okaziginte la karavanon al Bonaero en 2014 – novan projekton: Karavanon al Seulo, kiu, ekinte en Sankt-Peterburgo, itineros laŭ la Trasiberia fervojo. Pliajn informojn trovu ĉe: http://vojagxo.info/karavano-al-seulo/