Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 427, 2016-08-17

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.
2016-08-17, n-ro 427

MALFERMAJ ALVOKOJ

Vaka posteno en la TEJO-Estraro

Je la 11-a de aŭgusto 2016 demisiis Ariadna García Gutiérrez, estrarano de TEJO respondeca pri landa agado, scienca kaj faka agado. La Elekta Komisiono de TEJO pubikiglis maferman alvokon por trovi taūgan kandidaton al la posteno. La limdato por kandidatiĝi al la plenuma organo de TEJO estas ĝis la 19-a de aūgusto. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo. (https://tejo.org/2016/08/igu-estrarano-de-tejo-pri-landa-kaj-faka-agado/)

Iĝu oficisto de TEJO

TEJO bezonas dungi almenaŭ 5 fakulojn, kiuj laboru po kvar monatoj: de la 1-a de septembro 2016 ĝis la 31-a de decembro 2016. Surbaze de la plenumita laboro kaj de la necesoj de TEJO, estos konsiderata la ebleco je pludungado por la posta jaro.
Ĉiu ricevos monatan salajron je 1537,20€ por plentempa laboro (38 horoj semajne), laŭ prefero de la kandidatoj eblus aranĝi ankaŭ duontempan laboron. Se vi interesiĝas kontrolu la regulojn kaj pliajn detalojn ĉi tie (https://tejo.org/2016/08/malferma-alvoko-igu-oficisto-de-tejo/) .

TEJO serĉas EVS-volontulon

TEJO denove serĉas EVS-volontulon, kiu dum maksimume unu jaro deĵoros en la Centra Oficejo de UEA. Ne nur la organizaĵo profitos de viaj agadoj – la profitado estos ambaŭvoja! Vi laboros kore de la movado, kunlaboros al tre interesaj projektoj (ekzemple organizado de aranĝoj) kaj partoprenados konferencojn reprezentante TEJO-n. Se vi aĝas pli ol 18 kaj malpli ol 31 jarojn, nepre detaleinformiĝu pri tiu oportuno. (https://docs.google.com/document/d/19Kbpf4yOMqaIOGkwu_xfiF-AmC5wqAMFV8GAEq7X0rs/edit)

TEJO havas novan Statuton

Dum la Komitatkunsido de TEJO en Vroclavo estis aprobita nova S (https://tejo.org/dokumento/statuto-de-tejo/) tatuto de TEJO (https://tejo.org/dokumento/statuto-de-tejo/) . Preter multaj formalaj kaj burokratiaj ŝanĝoj, indas mencii kelkajn gravajn novaĵojn: la maksimuma aĝo de TEJO estis altigita de 29 al 35, la rajtigon al reta voĉdono kaj la enkondukon de senpaga simpatianta aliĝo kiel Amiko de Esperanto. Ankaū estis kreitaj Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO (https://tejo.org/dokumento/regularo-pri-kunlaboro-inter-uea-kaj-tejo/) kiu difinas la kunlaborajn rilatojn inter la organizoj, Ĝenerala Reglamento (https://tejo.org/dokumento/reglamentoj/) por detalumi la Statuton ĉefe rilate al Estraro kaj Komitato kaj Reglamento pri la IJK. La Statuton kaj la Regularon pri kunlaboro inter TEJO kaj UEA estis konfirmitaj de la Komitato de UEA en Nitro la 29an de julio 2016 kaj estas validaj ekde tiam. Krome estis amenditaj la Komitata Reglamento kaj la Reglamento pri Elekto de Estraranoj.

La danĝera lingvo en nova eldono

Unu el la plej famaj libroj pri Esperanto-historio kaj probable unu el la plej konataj publikaĵoj esperantlingvaj, “La danĝera lingvo” de Ulrich Lins, ĵus aperis ĉe UEA en reviziita versio, ĝustatempe por prezento en la Universala Kongreso en Nitro. En sia studo Lins priskribas la persekutadon kiun Esperantistoj frontis, precipe en nazia Germanio kaj en Sovetio sub Stalin. En la nova eldono unuafoje estis utiligitaj fontoj, kiuj fariĝis alireblaj nur post la reuniĝo de Germanio kaj la disfalo de Sovetio.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 621 (2016-07-15) (http://uea.org/gk/621a1) .

“Teo kaj amo”: konkurso de mallongaj filmoj

Jam por la dua fojo estos okazigita la konkurso por mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”. La limdato por sendo de konkursaĵoj estas la 30-a de novembro 2016. Aparte alloga estas la fakto, ke premiotoj povos senpage partopreni al la premidona ceremonio en la ĉina urbo Hangzhou. Dum la UK en Nitro 10 premiitaj filmoj el la pasintjaraj konkursaĵoj estis projekciitaj. Se vi interesiĝas pri tiu konkurso, frekventu ĝian retejon (http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/) aŭ kontaktu la organizantojn ĉe: perfectgoja@163.com (mailto:perfectgoja@163.com) .

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 620 (2016-07-13) (http://uea.org/gk/620a1) .

Biblioteka Apogo Bachrich

Por helpi al pliriĉigo de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj, UEA por la tria fojo disdonas subvenciojn el la “Biblioteka Apogo Maria kaj Johano Bachrich”. Tiu fondaĵo estiĝis danke al malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich en 2014. Subtenebla estas ĉiu Esperanto-Biblioko, kiu ne estas financata de ŝtato, urbo aŭ alia nemovada instanco. La monsumo estas uzebla por aĉeti librojn aŭ alispecajn varojn ĉe la Libroservo de UEA. Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto 2016 paperpoŝte (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte (direktoro@co.uea.org (mailto:direktoro@co.uea.org) ).
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 618 (2016-06-14) (http://uea.org/gk/618a1) .

Novaj albumoj aperis ĉe Vinilkosmo

Por E-muzikumeloj junio kaj julio estis eksterordinare bonaj monatoj: Je la 15-a de junio, la eldonejo por Esperanta muziko “Vinilkosmo (http://www.vinilkosmo.com/) ” superŝutis la merkaton per tri novaj albumoj (“jOmO okcitanas” de “JoMo”, “Espo Despo Bosniumas”, kaj “Kompendium” de “Solotronik”). Al tiu aro ĵus aldoniĝis bita versio de “Sovaĝa animo” de la brazila bando BaRok-projekto. Same je la 13-a de julio, la “Internacia Tago de Rokmuziko”, “Vinilkosmo” kaj “BaRok”-projekto antaŭanoncis la preparon de fizika versio de tiu sama albumo.

Gazetara Kampanjo pri UK

La Universala Kongreso estas konsiderata la plej pompa kunveno en Esperantujo. Dum la lastaj jaroj, oni multe diskutis pri la alekstera videbleco de tiu unusemajna aranĝo: Oni ekokazigis fulmkursojn, koncertojn en publikaj ejoj kaj atentigis la lokan enloĝantaron per multlingvaj afiŝoj. Vi mem povas grave kontribui al la plividebligo de unu el la plej fierindaj aĵoj en Esperantujo, per nur unu eta ago: Partoprenu al la Gazetara Kampanjo 2016, aperigante artikolojn pri Esperanto en amaskomunikiloj de via regiono. Legu la detalajn instrukciojn ĉi tie. (http://www.gazetaro.org/2016/.)

Telegramo furoras inter Duolinguloj

Dum longa tempo ŝajnis netuŝebla la domina pozicio, kiun okupis WhatsApp inter la tujmesaĝilaj aplikaĵoj por inteligentaj telefonaparatoj. En la lastaj jaroj tamen alternativoj kiaj “Telegram” fariĝis popularaj. Aparte rimarkebla estas la amaso de Esperantaj telegramĉambro (https://telegramo.org/) j, kiuj estiĝis post la fondiĝo de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Telegram proponas al komencantoj idealan oportunon konversacie apliki sian lingvokapablon. Pliaj detaloj pri tiu evoluo troveblas en intervjuo kun Robin van der Wiet (http://www.liberafolio.org/2016/telegramo-furoras-inter-duolinguloj.)

Nova komisiito pri Unesko kaj UNITED

Klara Ertl estos la nova komisiito de TEJO pri Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) kaj UNITED (por interkultura agado kontraŭ naciismo, rasismo, faŝismo kaj por subteno de migrantoj aŭ rifuĝintoj). Ŝi ludos gravan rolon en la kunordigado de tiu agadkampo, esenca por la eksteraj rilatoj de TEJO. Reprezentinte TEJO-n ĉe la Junulara Forumo de Unesko kaj ĉe Eŭropa Junulara Okazaĵo (European Youth Event, EYE), Ertl jam havas spertojn pri tiaj agadoj. Por pliaj informoj kaj biografieto de la nova komisiito, legu la anoncon ĉe tejo.org (http:// https://tejo.org/2016/06/anonco-nova-komisiito-pri-unesko-kaj-united/.) .