Home > Dokumentoj > TEJO-aktuale: numero 428, 2016-10-27

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

2016-10-27, n-ro 428

aejk ekis!

Logotipo de AEJK

Pli ol 20 gejunuloj el Afriko kaj Eŭropo renkontiĝis en Kotonuo, Benino dum la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. La projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Ĝi ebligas proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriĉigi nian komunumon. Krom ekkonado de malsamaj kulturoj kaj labormanieroj pere de reciproka trejnado, la konkreta rezulto estos telefona aplikaĵo kreita per materialo de la trejnado.

La projekton kunkreas TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino, Kongo (Kinŝasa). Ĝiakadre okazos kvar renkontiĝoj. La ekiga evento okazis en Benino komence de oktobro 2016. La trejnado estos organizita en Italio en aprilo 2017. Dum la IJK en aŭgusto 2017 en Togolando paralele okazos debata evento pri la temo “La Norda-Suda divido – la kialoj de ĝi kaj ĝiaj efikoj” kaj projekta evento dediĉita al la telefona aplikaĵo. Ferma renkontiĝo okazos en Pollando decembre 2017.

Legu plenan raporton ĉe:
https://tejo.org/blog/2016/10/11/la-unua-renkontigo-de-la-projekto-aejk-afrika-europa-junulara-kapabligo/

KAEST 2016 kun subteno al gejunuloj

kaest2016

Ekzistas eblo de financa subteno (danke al ESF) al junaj nepagipovaj partoprenantoj en partopreno de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko)! Eblas kovri aliĝkotizon kaj tranokton por 6 gejunuloj – sola kondiĉo estas, ke la subtenita junulo devas prelegi pri sia fako/studo/hobio dum la aranĝo. Pri la emo/bezono esti subtenita bv. mencii en la aliĝilo, en parto „Aliaj informoj“ aŭ skribu al kaest@ikso.net. Ne hezitu disvastigi la informon inter KAEST-emaj junuloj! Vizitu: kaest.ikso.net kaj www.fb.com/events/481851052014928/

Aplikaĵo “amikumu” lanĉota!

La esperanta jutuba stelulo Evildea kaj la kreinto de la Esperanto-kurso ĉe Duolingo, Chuck Smith, ĉi-momente prilaboradas la aplikaĵon “amikumu”. Pere de GPS, ĝi helpos vin trovi samideanojn, kiuj estas proksimaj al vi (simile ekzemple al la Apple-aplikaĵo “Friends”). En intervjuo kun la revuo “Esperanto”, Evildea komparis la apon al la verdaj steloj, kiujn la pioniroj kiel signo de sia esperantisteco. Laŭdire la aplikaĵo estos lanĉita frue en la venonta jaro. Pliaj informoj troveblas ĉe: https://www.amikumu.com/.

Esperanto-kulturpremio atribuita al Katalin Kovats

La FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen decidis atribui la 3000-eŭran Esperanto-kulturpremion 2016 al Katalin Kovats. Per tiu premio ŝi estis honorita pro la fondo de la reta portalo pri instruado de Esperanto “edukado.net”. La retejo, kiun Kovats daŭre prizorgas, evoluis al unu el la plej profesinivelaj retportaloj en Esperantujo, ariĝinte pli ol 4000 registritajn uzantojn el 131 landoj. La solena transdono de la premio okazis dimanĉe, la 16-an de oktobro 2016 je 11h00 en la urbodomo de Aalen.

Laŭ Facebook-afiŝo de Ulrich Matthias sur la paĝo de Edukado.net.

Aperis nova numero de la revuo Kontakto

Nova numero de Revuo Kontakto jam estas en la reto! Ĝia ĉefartikolo pritraktas la temon SenPerforta Komunikado! Ĝi ankaŭ prezentas intervjuon kun Zhang Ping (Ĝoja) pri la dua filmkonkurso “Teo kaj Amo” kaj multajn aliajn ĝueblajn artikolojn!

Por elŝuti la revuon vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion “Teko”. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo.

Monhelpo por partopreno al KS: gajnintoj anoncitaj

La Komuna Seminario estas junulara evento organizata de la Ĉina, Korea kaj Japana E-junularoj, kiu ĉiujare okazas alterne en unu el la tri landoj. Por finance ebligi al junaj esperantistoj la partoprenon al tiu aranĝo, la organiza teamo decidis lanĉi konkurson por monhelpo. Al tiu ĉi-jare aliĝis 8 kandidatoj el Tajlando (1), Ĉinio (4), Vjetnamio (2), kaj Italujo (1). Gajnis Mung Bui el Vjetnamio, kiu ricevas 400€ kiel la plej bona kandidato, kaj Tuska el Eŭropo, kiu studas en Japanio, ricevas 100€. Detaloj pri la ĉi-jara KS jam estis anoncitaj. Legu pri tio ĉe la retejo.

“Trans la Florida Markolo” spektebla ĉe YouTube

Fabio Monteiro, konata en Esperantujo pro sia YouTube-kanalo, kiu interalie enhavas intervjuojn kun esperantistaj eminentuloj, alŝutis novan 30-minutan dokumentan filmon pri la unua laŭleĝa vizito de usonaj esperantistoj al Kubo, kiu okazis en 2015, post kiam la du ŝtatoj rekomencis diplomatie interrilati. La filmo, kiun Monteiro mem reĝisoris, allogas ne nur per senmakule kvalita bildo, sed ankaŭ transdonas belan mesaĝon pri la valoro de Esperanto en interkultura komunikado. La filmon trovu ĉe: https://youtu.be/6UP9xNdkDsE.

Malferma Tago la 26-an de novembro

Por la 45-a fojo, la stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro kaj dimanĉe, la 27-an de novembro. La unua tago estos plene dediĉita al la “Jaro de la Lernanto”. Prelegos Mirejo Grosjean, Prezidanto de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kun titolo: “ILEI inter kreskoj, puŝoj kaj ŝanĝoj, defiplena krozado kaj Chuck Smith, kun titolo: “Evoluo de E-lernado kaj -komunumo post 2000 en interreto”. Dimanĉe la 27-an de novembro oni plu uzos la eblon profiti de la spertoj de niaj du prelegantoj kaj de la Ĝenerala Direktoro Veronika Poór por enprofundiĝi en la plej efikajn manierojn de informado pri Esperanto. Krome ne mankos la tradiciaj prezentado de libroservaj novaĵoj, kaj varmaj kafo kaj teo. La programo ambaŭtage daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 637 (2016-10-03).

AMU Poznanon daŭras en 2016-17

Antaŭ tri jaroj, ESF (Esperantic Studies Foundation) lanĉis kampanjon por kolekti 2500 usonajn dolarojn por subteni la Interlingvistikajn Studojn en Poznano ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. La celo estis atingita kaj ESF duobligis la sumon de la donacoj, tiel ke la programo ricevis entute kvin mil usonajn dolarojn. Pro tiu brila sukceso, la Estraro de ESF decidis daŭrigi la kampanjon por la studjaro 2016-17. Pliajn informojn bonvolu trovi ĉe: http://www.esperantic.org/eo/edukado/interlingvistikaj-studoj/amu-poznanon/.

Aŭtuna renkontiĝo logas al Greziljono

La 5-a komuna feriado por infanoj, familioj kaj geavoj “AŬTUNE” okazas de la 24-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro en la famkonata kastelo Greziljono (Francio). La partoprenantojn atendas bunta programo, kiu allogas per programeroj kiaj Super-BEK-kurso kun Dennis Keefe, tradukado de esperantaj subtekstoj por filmoj kun Serge Sire kaj kurso por komencantoj. Pliaj informoj estas troveblaj ĉe gresillon.org/autune.

Festivalo “Vortbeleco en Esperanto” okazos en Vroclavo

La Vroclava Centro de Interkultura Agado kaj la neesperantista organizaĵo “Horizonto” jam por la dua fojo invitas al la “Festivalo de deklamata poezio” kaj la “Konkurso de laŭta agado”, kiuj okazos de la 2-a ĝis la 4-a de decembro en Vroclavo (Pollando) en Inkubator Przedsiębiorczości, Al. Kasztanowa 3a. La festivalo estas malferma al partoprenantoj de ĉiuj aĝoj. La kadra programo interalie allogos per sankta meso en Esperanto kaj vizitado de la urbo. Pliajn informojn oni ricevas je retletera peto ĉe:
festivalo.eo@gmail.com.

Venontaj renkontiĝoj

28 – 30. oktobro – Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) – en Delft, Nederlando.
28 – 30. oktobro – Internaciisma Renkontiĝo – en Figures (Katalunio).
28. oktobro – 7. novembro – TILE-10 – Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto – 10 – en Soĉi, Rusio.
29. oktobro – 1. novembro – 20-a Andaluzia Kongreso de Esperanto – en Antequera (Málaga), Hispanio.
3 – 6. novembro – 8-a Azia Kongreso – en Quanzhou-urbo, Fujian-provinco, sud-orienta Ĉinio (proksime al Tajvano).
4 – 6. novembro – 38-a BAVELO-Seminario – en Rastatt, Germanio.
6 – 23. novembro – Ekskurso de Mongolio al Interna Mongolio – en Huhehoto, Interna Mongolio, Ĉinio.
11 – 12. novembro – Internacia scienca Esperanto-rumana kolokvo – en Timişoara, Rumanio.
11 – 13. novembro – Esperantista renkontiĝo GRUPE 19 – en Gliwice, Pollando.
11 – 13. novembro – Junulara Aŭtuna Semajnfino en Bath, Britio.
17 – 20. novembro – KAEST – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko – en Modra-Harmónia, Slovakio.
19 – 20. novembro – 28-a Eŭropa Rendevuo de Stella – en Stella Plage (Kaleza Markolo), Francio.
25 – 27. novembro – 22-a Kongreso de UkrEA – en Kievo, Ukrainio.

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu

Kolofono

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas (ĉefe) 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus tion fari paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale@tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: tejo.org/tejo-aktuale

Redaktoro: Jan Kozousek, Aŭstrio, jan.kozek@icloud.com

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), https://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://uea.org/via/retlistoj