Home > TEJO tutmonde > Sukcesoj de TEJO ĉe Forumo Junulara Eŭropa

Michael Boris Mandirola kaj Veronika Poór partoprenis oficiale kiel reprezentantoj de TEJO dum la ĉiudujara Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). La aranĝo okazis el 20a ĝis la 22a de novembro 2014 en Kluĵo (Cluj-Napoca/Kolozsvár/Klausenburg en Rumanio). Ni havis oficiale Foiron, raportadon, priparolon de politikaj dokumentoj, prezenton de la estraranoj, elekton de la estraranoj kaj kelkajn temdiskutojn kaj voĉdonon pri ĉio, kaj la ĝison de la malnovaj estraranoj. Maloficiale ni havis matenmanĝon, kafopaŭzon, tagmanĝon, kafopaŭzon, vespermanĝon kaj noktumadon por sociumi kaj influi.

Veronika Poór:

Mi decidis partopreni pro povi enkonduki novan reprezentanton de TEJO (kiu tamen ne alvenis pro vizaj kialoj), kaj tiel laŭeble senŝarĝigi MB de la enkonduka, trejnada flanko kaj permesi al li sociumi laŭeble plej multe kaj babili kun aliaj, ktp.

Michael Boris Mandirola:

Mi jam konas la etoson do mi ne atendis alian eventon ol tiu kiun mi trovis. Mi tamen antaŭ scii kiom da kandidatoj estis, supozis ke estu iom pli da konkuremo.

Ni havas multajn novajn kontaktojn, ni tre ĝuis tie, ke TEJO estis multe pli konata ol estis antaŭ pluraj jaroj. Ne nur tio, sed ankaŭ estis tre pozitiva, ke kiam ni nun menciis lingvan diskriminaciadon, homoj tuj konsentis, ni estis ŝatataj kaj amataj, malkiel antaŭe post mencio de tia temo. Do, certe io ŝanĝiĝas, kaj ni eble iom envias niajn posteulojn, ke ili povos labori en multe pli akceptema kaj ŝatema medio. Tio ankaŭ instruis al ni, ke indas fari kion ni faras, indas ĝin daŭrigi. Laŭ la nova dokumento pri konduktokodoi en FoJE oni ne rajtas homojn diskriminacii pro lingvo. Poste en la plena sesio la reprezentanto de la Itala Junulara Konsilio, kiu parolis por proponi la dokumenton por akcepto, multe substrekis la gravecon de la dokumento ankaŭ pro la lingva diskriminacio, kio estas menciita en ĝi, kaj kio bedaŭrinde daŭre okazas en FoJE. Post la parolo venis granda aplaŭdo. Ankaŭ menciinda estas, ke iom poste la reprezentanto de la Brita Nacia Junulara Konsilio elektis fari sian intervenon en la franca.Ni ankaŭ povis profiti el kontaktoj kun la novaj estraranoj, konatiĝi kun ili por ke ili sciu pri TEJO kaj ni esperas ke tio estos helpa.

La membriĝo de TEJO en la prestiĝa ĉefa plenuma organo de la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO, angle: International Coordination Meeting of Youth Organisations – ICMYO) igis nian asocion fama, homoj de tre diversaj organizoj gratulis nin pro tio kaj nun Michael Boris estis elektita al la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj (angle: Consultative Body on Membership Applications).Tiujn ni povas taksi gravaj atingoj por nia movado. Gratulon al TEJO!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.