Home > Aliaj > TEJO partoprenis Altnivelan Politikan Forumon HLPF 2018 ĉe United Nations

Rakoen Maertens reprezentis TEJO-n kaj UEA-n en HLPF 2018 – High-Level Political Forum (Altnivela Politika Forumo) ĉe United Nations en Novjorko.

TEJO kunorganizis la flankan eventon pri Cirkla Ekonomio kaj Junularo.

Rakoen rakontas: “Mia partopreno nome de TEJO estis belega okazo por refortigi la rilatojn kun la partneroj kiujn mi jam konas el nia agado ĉe Unesko kaj Ekosok.”

La agado komenciĝis kun prepar-semajnfino organizita de UN Major Group for Children and Youth (UN MGCY), en kiu junuloj kaj junularaj organizoj kunvenis por trejnado, retumado kaj por prepari la komunajn partojn de la agadplanoj por HLPF.


La partopreno de TEJO estis utila por retumi, altigi konscion pri lingvaj kaj komunikaj problemoj kaj por konsciigi pri la agado de nia organizo.

“La agado de Esperanto havas multajn ligojn kun la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG). Ni devas konsciigi pri la graveco de egala komunikado kaj interkompreno por atingi plej bonajn rezultojn”, daŭrigas Rakoen.

TEJO estas en la plenuma organo de ICMYO. Ni organizis strategian kunsidon, ni renkontis la ‘UN Envoy on Youth’, kaj kune agadis por plifortigi la voĉon de la junuloj ĉe HLPF.

Evento pri Cirkla Ekonomiko

TEJO kaj la Belga Misio kunorganizis flankan eventon pri Cirkla Ekonomiko en kiu la junularo havis gravan voĉon.
Kvankam la evento mem ne temis rekte pri Esperanto, ĝi estis tre grava por krei kaj fortigi rilatojn.

“Ni ricevis tre bonajn komentojn, pluraj delegacioj venis gratuli nin kaj kelkaj menciis ke ili ŝatus plie kunlabori. Ankaŭ venis aliaj altnivelaj homoj, kiel la Deputy Secretary-General of the United Nations Conference on Trade and Development (UNCTAD) kaj mi vere ĝojis pri tio.”

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.