Home > Aliaj > TEJO partoprenis en Tutmonda Festivalo de Ideoj por Daŭripova Evoluo

TEJO partoprenis en Tutmonda Festivalo de Ideoj por Daŭripova Evoluo (Global Festival of Ideas for Sustainable Development) en Bonno, Germanio. La evento organizita de UN – Unuiĝintaj Nacioj okazis de la 1-a ĝis la 3-a de Marto. Dum la Festivalo oni diskutis pri la plej taŭgaj kaj efikaj manieroj atingi la 17 daŭripovajn celojn en la 2030 Tutmonda Tagordo de UN – Unuiĝintaj Nacioj.

Ana Stretcu kaj Klara Ertl reprezentis TEJO-n en la evento.

© photothek/Inga Kjer.

En la evento estis diskutoj, laborgrupoj, zono de virtuala realo. La Festivalo estis kompreneble ankaŭ bona okazaĵo por ke la homoj/organizoj povu koni unu la alian.

La Festivalo estis la unua “ludebla konferenco” ĉar estis apo specife dezignita por la evento, per kiu la homoj povis ludi kaj kunlabori por atingi la daŭripovajn celojn. Kaj estis eĉ specifa novaĵkanalo kiu prezentas kiel la situacio evoluas – CNN.

© photothek/Ina Fassbender

© photothek/Inga Kjer.

Estas ankaŭ kanto kiu helpas memori la 17 daŭripovajn celojn:

https://www.youtube.com/watch?v=wWzmbdfykdU

Ana kaj Klara estas parto de la KER teamo de TEJO (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj).
Ana estas volontulino en la Centra Oficejo en Roterdamo kaj Klara ofte okupiĝas pri aferoj rilate al UNITED kaj UNESCO.

 

Elstarigita foto: © photothek/Ina Fassbender

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.