Home > Aliaj > TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon en Strasburgo

La 1-an kaj 2-an de junio 2018, TEJO partoprenos la Eŭropan Junularan Okazaĵon – European Youth Event en Strasburgo, kun delegacio de preskaŭ 30 junaj Esperantistoj.

Pluraj miloj da junuloj renkontiĝos dum la dutaga evento en kaj apud la Parlamentejo de Eŭropa Unio. Estos organizitaj konferencoj, plenaj sesioj kaj metiejoj, sed ankaŭ koncertoj kaj multaj aliaj neformalaj aktivaĵoj. Tie, la partoprenantaj junularaj organizoj povos prezenti iliajn celojn kaj aktivecojn, kaj kune montri ke la onta generacio havas multajn dirindaĵojn.

La vicprezidanto de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) partoprenis la pretigan renkontiĝon en Strasburgo kaj rakontas: “Mi kredas ke ĉi-jara evento estos tre interesa kaj vigla, pro tio ke ni festos 10 jarojn de YO!Fest kaj antaŭvidas pli ol 10 mil junajn partoprenontojn. TEJO kunordigos la budejon “Laborante por pli forta Eŭropo”, organizos aktivaĵojn ene de ĝi kaj unuafoje ene de la Parlamentejo. La tuta organiza proceso kaj nia ĉeesto en Strasburgo estas unu el la plej gravaj kaj mojosaj okazoj por interkonatiĝi kun aliaj junularaj organizoj.”

“Ni parolos al multaj junuloj el la tuta Eŭropo pri Esperanto, lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj.”

TEJO jam partoprenis la antaŭajn eldonojn de la evento en 2011 kaj 2014, kaj kiel oficiala partnero en 2016. 

 

Oficiala retejo de la evento

Por aliaj TEJO-novaĵoj kaj projektoj: TEJO – Novaĵoj, projektoj kaj esperoj por 2018

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.