Home > Aliaj > TEJO subvencias 5 homojn al la IJK en Brazilo

Ni ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la konkurso Partoprenu IJK-n. Venis 12 kandidatiĝoj, unu pli ol pasintjare, el 5 malsamaj mondopartoj. Kompreneblas do, ke por la TEJO-estraro denove estis malfacila tasko dividi la haveblan monon, malpli ol pasintjare, laŭeble bone inter la kandidatoj.

Kvin TEJO-membroj gajnos monon por vojaĝi al kaj partopreni en la IJK, kaj ili tie helpos la organizon per diversaj taskoj. Ni ankoraŭ aktive serĉas donacantojn por subteni la vojaĝon de kelkaj aliaj laŭ ni bonaj kandidatoj.

Ni esperas, ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Brazilo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.

La premiitoj de la subvencio estas (en la foto laŭ la horloĝo) Juan Sebastian Quintero Santacruz (Kolombio), Romualda Jeziorowska (Polujo), Nicholas Woods (Usono) kaj Olga Ŝilajeva (Rusujo).

Ĝisdatigo: post monkolekto inter malavaraj esperantistoj ni povas aldoni kvinan gajnanton al la kvaropo: Geomar Martínez Pérez el Kubo. Gratulojn ankaŭ al li.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.