Home > Intervjuoj > Tomáš Stano, la nova estrarano de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi la ĵuselektitan novan estraranon de TEJO Tomáš Stano!

Saluton Tomáš kaj gratulojn pro via estraraniĝo! Kial vi decidis kandidatiĝi por esti estrarano de TEJO?
Saluton kaj dankon por viaj bonvenigaj vortoj. Unue mi ŝatus danki al ĉiuj, kiuj subtenis min dum la balotoj.
Mi decidis kandidatiĝi al la estraro de TEJO, ĉar mi jam delonge aktivas en landaj sekcioj de TEJO kaj nun, kiam la stato de tiuj landaj sekcioj pliboniĝis, mi ŝatus dediĉi mian tempon ankaŭ al TEJO, helpi ĝin kreski kaj plifortiĝi, kaj tiel helpi ankaŭ al aliaj landaj sekcioj.

Pri kio vi okupiĝos dum via mandato?
Dum mia mandato mi certe okupiĝos pri la fako merkatiko, pri la disdivido de aliaj fakoj ni interkonsentos post la baldaŭa estrarkunsido. Ni poste informos ĉiujn pri la decido.

Kiuj estas viaj celoj kaj esperoj por via laboro en TEJO?
Do, nuntempe mi estis elektita por duonmandato, pro tio mi esperas ke ĝis la fino de la mandato mi faros kiel eble plej multe da laboro, kaj helpos al la estraro de TEJO pri ĉiuj bezonataj aferoj. Mi kredas, ke kun sufiĉe da kunlaboro kaj interkonsento ni povas fari TEJO-n pli bonan.

Multaj homoj en Esperantujo konas vin ĉar vi jam aktivis en pluraj projektoj. Kion vi opinias pri la nuna stato de la junulara movado?
En ĉiu movado ekzistas plusoj, kiujn ni strebos plibonigi, kaj minusoj, kiujn ni provos forigi. Mi pensas ke en la nuna junulara movado estas multe da kapablaj kaj laboremaj homoj, kiuj ŝatus helpi al TEJO. Nia laboro devus esti trovi por ili ĝustan lokon, kie ili povus uzi siajn kapablojn kaj plifortigi TEJO-n je diversaj flankoj.

Vi estas parto de la organiza teamo de IJK 2019 en Slovakio. Ĉu la preparado bone progresas? Kion ni povas atendi de ĉi-jara IJK?
Mi respondecas pri la financoj de IJK 2019. Kio rilatas al la organizado kaj preparado, ni jam komencis organizi ĝin antaŭ longe, pro tio ĉio iras nun sufiĉe glate kaj sen problemoj. La urbo kaj la loko kie ni okazigos IJK-n kunlaboras kun ni, do la preparado vere bone progresas.
Ni pensas ke IJK 2019 povus atingi sufiĉe grandan partoprenantaron, eventuale eĉ 350 partoprenantojn, kaj tio povas esti la plej granda IJK en la lastaj dek jaroj.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Bona demando ☺ Esperantisto por mi signifas personon, kiu dediĉas parton aŭ tuton de sia propra tempo al esperantaj aktivaĵoj, ne nur serioze, sed kelkfoje ankaŭ diboĉeme kaj ĉefe ĝuas la etoson kaj interkonatiĝon kun aliaj esperantistoj dum E-aranĝoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.