Home > Aliaj > Trejnadoj pri egaleco dum IJK en Badajoz

Inter la 4-a kaj 11-a de aŭgusto okazis dum IJK 2018 en Badajoz (Hispanio) la dua parto de la trejnado Florigu Egalecon inter Junuloj (angle Fostering Equality in Youth), la Erasmus+ Projekto, financita parte de la Eŭropa Unio, kiu celas plibonigi la kondiĉojn rilate al genra egaleco kaj alirebleco por junuloj en Esperantujo.

La trejnistaro konsistis el Stela Besenyei-Merger, Saŝa Kovyazina, Alla Kudrjašova, Jérémie Sabiyumva kaj Querino Neto.

La trejnado kovris diversajn temojn. Oni komencis per ero pri Pluraneco, por kiu oni kreis difinojn kaj ludis konsciigan ludon, kiu montris kiel diversaj subpremoj kaj privilegioj kuniĝas kaj efikas la homojn.
Okazis ankaŭ eroj pri Neperforta Komunikado kaj Defioj Tutmondaj.

   Dum la ero pri La Egalrajta Organizo, oni lernis kiel la diversaj partneraj organizoj traktas genran egalecon, de la membroj ĝis la estraro, de la statuto al kiel oni elektas partoprenantojn por projektoj.
Estis ankaŭ eroj pri alirebleco dum eventoj kaj genra perforto.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.