Home > Aktualaĵoj > Partoprenu seminarion en Kipro kaj lernu pri interkulturaj dialogoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion nomatan Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado per edukado pri homaj rajtoj;
  • Enkondukigi la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj por junuloj kiuj ne havis antaŭajn konojn pri ili;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn, kapablojn kaj bonajn praktikojn, certigante reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj, kaj konante la socipolitikan situacion de la insulo per sia junularo;
  • Kunplani kaj realigi porkonsciigan videon pri interkulturaj dialogoj el la Kipra socipolitika kunteksto per la kunlaborado kun kipraj junuloj;
  • Instigi la partoprenontajn junulojn iĝi multoblantoj, tiel ke post la fino de la aranĝo, ili disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

La seminario okazos de mardo, la 25-an de Novembro (alventago), ĝis lundo, la 1-an de Decembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 26-a ĝis la 30-a de Novembro 2025. La partoprenontoj dum la seminariaj datoj loĝos en Pervolia, Kipro.

Ni serĉas 20 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Tiu, kiu volas kandidatiĝi…

  • Estas entuziasmeca junulo, kiu aĝas inter 16 kaj 35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas korekte komuniki en Esperanto kaj kompreni la anglan lingvon;
  • Povas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Estas interesitaj pri interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado;
  • Aktivas, aŭ aktivemas, pri junulara agado.

La partopreno kostas 55 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de TEJO danke al subvencio de KdE, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj prezentante la koncernajn kvitancojn. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la limdato de lundo, la 29-an de Septembro 2025. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, vi povas retpoŝti al David, nia projektmastrumisto, je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

TEJO kaj Konsilio de Eŭropo grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni trovos solvon por vi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.