Home > > La gajnintoj de la dua alvoko de Konkurso Partoprenu IJK-n 2025

Pro la malavaraj donacoj de niaj subtenantoj, TEJO povis malfermi eksterordinaran duan alvokon de la konkurso Partoprenu IJK-n 2025. La alvoko, kiu daŭris de la 30-a de aprilo ĝis la 9-a de junio 2025, malfermiĝis specife al individuaj membroj de TEJO, kiuj loĝas en Azio kaj Oceanio. Entute kandidatiĝis 6 junuloj el 6 landoj.

TEJO ĝojas anonci la nomojn de la junuloj elektitaj en ĉi tiu alvoko:

  • Farzaneh Alizadeh (Irano)
  • Novriansyah Alrizky (Indonezio)
  • Kirti Krishna Ratnoo (Barato)
  • Shen Chenghong (Ĉinio)
  • Shrijana Joshi (Nepalo)

Ili aldoniĝas al la aliaj 13 junuloj pli frue elektitaj en la unua alvoko de la konkurso. Tio signifas, ke entute, la Fonduso Partoprenu IJK-n de TEJO finance subtenos la partoprenon de 18 junuloj el 14 landoj en IJK 2025.

La elektitoj ricevos financan subtenon por vojaĝi al Indonezio kaj partopreni la tutan kongreson. Kontraŭ tiu subteno, ili helpos la Kongresan Komisiono sukcese organizi la kongreson kaj fari ĝin tre riĉa sperto por ĉiuj partoprenantoj.

Gratulon al ĉiuj elektitoj kaj ĝis tre baldaŭ en Indonezio!

Se vi volas subteni ĉi tiun grandan iniciaton donacante al la Fonduso Partoprenu IJK-n, vi estas pli ol bonvena fari tion en diversaj manieroj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.