Home > > KER-ekzamenoj dum IJK 2025 en Indonezio: ricevu subtenon de TEJO

Kadre de la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025, okazos skriba* C1-nivela ekzameno sub la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por Lingvoj. Sukcesaj ekzameniĝintoj ricevos oficialan lingvodiplomon pri Esperanto, rekonatan de multaj institucioj.

La KER-ekzamenoj estas realigataj, ekde decembro 2008, de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ĝis decembro 2024 okazis pli ol 90 sesioj en 32 landoj kun 2824 sukcesintoj. La partoprenintoj venis el 83 landoj.

Dum IJK 2025, skriba ekzamensesio okazos la 14-an de aŭgusto 2025 (ĵaŭdo). Por ke la ekzameno povu okazi, necesas minimume 12 ekzameniĝantoj. Ĉu vi ŝatus profiti de la okazo? Aliĝu al la ekzamensesio alklakante la ĉi-suban butonon!

*La skriba ekzameno estas nur duono de la tuta KER-ekzameno. Por trapasi la alian duonon de la ekzameno (pri parolaj kaj aŭdkomprenaj kapabloj), vi povas ekzameniĝi dum aliaj eventoj aŭ rete.

Ricevu repagon de via ekzamenkotizo dum IJK 2025

Ĉu vi estas individua membro de TEJO kiu bezonas helpon por ekzameniĝi? TEJO povas finance subteni vin! Vi povas ricevi repagon de €20 pri via ekzamenkotizo post via ekzameniĝo. Do, ne hezitu ekzameniĝi!

Se vi deziras ricevi tiun repagon, kandidatiĝu skribe al Michael Vrazitulis, estrarano pri Edukado de TEJO, ĉe edukado@tejo.org ĝis la 31-a de majo 2025. Antaŭ ol kandidatiĝi, aliĝu unue al la sesio kaj sendu al ni pruvilon.

Subteno dum aliaj ekzamensesioj ankaŭ disponebla

Individuaj membroj kiuj deziras ekzameniĝi en aliaj sesioj same povas ricevi financan subtenon de €20 (por kompleksa ekzameno) aŭ €10 (por nur skriba aŭ parola ekzameno). Skribu al edukado@tejo.org por kandidatiĝi almenaŭ unu (1) monaton antaŭ via ekzameniĝo kun pruvilo pri aliĝo al la ekzameno.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.