Home > Aktualaĵoj > Lernu pri Esperanto – ricevu 6 ECTS | BIP – Erasmus+ programo “Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation”

Foto de Federico Gobbo, unu el la profesoroj de la programo. Fonto: Het Parool

Universitatoj de Tours (Francio), Sevilla (Hispanio), Bamberg (Germanio), Parmo (Italio), Amsterdamo (Nederlando), Istanbulo (Turkio), Gento (Belgio), Bukareŝto (Rumanio) invitas studentojn el la tuta Eŭropo aliĝi al programo BIP-Erasmus+ (Blended Intensive Programme) pri Esperanto.

La programo “Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation” (Esperanto kiel interfaka kampo por transnacia novigado) havas distancan parton (de januaro ĝis majo 2026), kun instruado de Esperanto kaj enkonduko en diversajn temojn rilatajn al Esperanto, kaj surlokan parton, kiu okazos en la universitato de Tours (Francio) dum la unua semajno de junio 2026. La vojaĝkostoj estos financataj de Erasmus, kaj la studentoj povos akiri 6 kredit-poentojn (ECTS) utiligeblajn por validigi en siaj propraj diplomstudoj.

La celo de la programo estas la studado pri la fenomeno de Esperanto laŭ diversaj fakoj (lingvistiko, historio, filozofio, geografio, literaturo, ktp). La suma nombro de studentoj akcepteblaj en la programo estas inter 15 kaj 25. La instrua lingvo de la programo estas la angla lingvo (nivelo B1 estas postulata).

Kandidatoj povas esti studentoj el la tuta Eŭropo, el diversaj universitataj niveloj (bakalaŭra, magistra, doktora), kaj el iu ajn studfako. Ne necesas jam scipovi Esperanton antaŭ la programo (inverse, se kandidatoj jam scipovas Esperanton, ili ne bezonos ĉeesti la enkondukan lingvokurson dum la unua parto de la programo).

Por partopreni en la programo, interesatoj povas kandidatiĝi per sendo de kandidatiĝletero ĝis la 15-a de novembro 2025 (letero sendebla rekte al la retadreso philippe.planchon@univ-tours.fr).

Legu pliajn informojn ĉe Instagram de la Universitato de Amsterdamo kaj en la retejo de la Universitato de Tours.

One Comment, RSS

  • Ulriko

    says on:
    30 de October de 2025 at 13:52 01Thu, 30 Oct 2025 13:52:40 +000040.

    Mojose!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.