Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en filmetoj de TEJO pri la rilato inter Esperanto kaj Unesko!

Ĉijare, la 10an de decembro, okazos la 70-jariĝo de la Rezolucio de Montevideo, per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis la rezultojn atingitajn de Esperanto en la kampo de intelekta interŝanĝo kaj kiel rimedo por pliproksimigi la popolojn de la mondo. Omaĝe al tiu okazaĵo, Urugvaja Esperanto-Societo (UES), subtenata de diversaj Esperanto-asocioj, organizas konferencon en la parlamenta palaco de Montevideo.

Kiel kontribuo al tiu grava evento, TEJO volas krei filmetojn pri la rilatoj inter Esperanto kaj Unesko. En unu el la filmetoj homoj el la tuta mondo legos la Manifeston de Ŝventojo (en Esperanto). En la alia, esperantistoj donos sian perspektivon pri la rilatoj inter la Esperanto-movado kaj Unesko. Ni publikigos la kunmetitajn filmetojn en niaj kanaloj.

Ĉu vi volas partopreni en la filmeto?

Plenigu la formularon antaŭ la 14a de Decembro kaj ni kontaktos vin. Pere de ĝi, vi esprimas vian intencon partopreni. Bonvolu ne sendi filmetojn nun. Ni kontaktos vin persone kaj klarigos kiel kontribui!

Se ial vi ne sukcesas plenigi la formularon, sendu retmesaĝon al info@tejo.org esprimante vian emon partopreni!

4 Comments, RSS

  • Arno Lagrange

    says on:
    30 de noviembre de 2024 at 07:12 07Sat, 30 Nov 2024 07:12:02 +000002.

    La formularo respondas ke ne plu estas alirebla !

    • ikvero

      says on:
      30 de noviembre de 2024 at 18:46 06Sat, 30 Nov 2024 18:46:54 +000054.

      Saluton! Solvite, provu nun, bv!

  • Arno Lagrange

    says on:
    01 de diciembre de 2024 at 18:51 06Sun, 01 Dec 2024 18:51:33 +000033.

    Mi vere bedaŭras, mi ĵus provis kaj daŭre ne funkcias. Mi ricevis la saman mesaĝon.

  • Pablo Leon

    says on:
    02 de diciembre de 2024 at 19:15 07Mon, 02 Dec 2024 19:15:28 +000028.

    La formularo ne funkcias.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.