Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2020-2021)


Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

La limdato estas plilongigita: vi rajtas sendi vian kandidatiĝon ĝis la 18-a de oktobro 2020!


Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.
La taskoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

Por pli inspiriĝi, jen ekzemploj de specifaj taskoj plenumitaj de volontuloj pasintece:

La ideala kandidato:

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi volontulos ĝis la 30-a de junio 2021 kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde decembro 2020). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado. 

TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se vi estas du aŭ tri kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Kiel kandidatiĝi

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al tejooficejo@gmail.com kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip dosiero kaj sub titolo laŭ la formato “ESC-2020-alvoko-printempo: nomo familia_nomo”:

Sendu vian kandidatiĝon ĝis la 18-a de oktobro 2020.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per tejooficejo@gmail.com aŭ vi povas skribi rekte al la kasisto de TEJO Mung Bui Feliĉa al kasisto@tejo.org 

Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontulaj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.