Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Estu helpanto dum Yo!Fest en februaro 2017!

TEJO kunlaboros kun la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) kaj aliaj organizoj por krei mojosan junularan eventon la 7-an de februaro 2017 en Mastriĥto, Nederlando: YO!Fest 2017. La okazaĵo memorfestas 25 jarojn ekde la subskribo de la Mastriĥta Traktato, kiu estis la bazo por la kreado de Eŭropa Unio. Tiucele ni bezonas entuziasmajn Esperantistojn por disvastigi la mesaĝon de la Esperanto-movado. Ni bezonas vin! 🙂

Se vi ŝatus helpi nin, interesigante junajn homojn pri la graveco de temoj kiel lingvaj diverseco, diskriminacio kaj rajta egaleco, ne hezitu kandidatiĝi kiel TEJO-reprezentanto dum YO!Fest. Ni planas organizi diversajn amuzajn agadojn por atentigi junulojn pri lingvaj temoj kaj montri la avantaĝojn de Esperanto kiel lingvo por ĉiuj.

Pro via agademo kaj kunlaboro, TEJO kaj FoJE zorgos pri la repago de via vojaĝo al Mastriĥto kaj organizos senpagan loĝeblon por vi.

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016 kun vivresumo kaj motivletero al info@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin ene de 2 tagoj, bonvole resendu vian mesaĝon.

Ni serĉas plurajn volontulojn, grupo de junuloj reprezantos TEJO-n!

La ĉefa laboro komenciĝos en januaro. Se vi volas pli da informoj, ne hezitu demandi.

Kondiĉoj por kandidatiĝi:

Al taskoj apartenos: