Home > Eventoj > 21-a KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Friburgo, Germanio
02 Junio, 2017
18:00
Friburgo, Germanio, Friburgo, Germanio

La Germana Esperanta Junularo invitas vin al la 21-a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso!

La venonta KEKSO estos organizita samtempe kun la Germana Esperanto Kongreso (GEK), la renkontiĝo de la Germana Esperanto Asocio (GEA). KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo, 2-an de junio 2017, ĝis la matenmanĝo de lundo, 5-an de junio en Friburgo (Suda Germanio). Oni ofertos kurson por komencantoj, en kiu vi povos lerni la esperantan lingvon ekde la unuaj paŝoj.

Por la progresintaj lernantoj ni pretigos amuzan kreeman labormetiejon, dum kiu ni ĉiuj kune adaptos la kartludon Munchkin al Esperanto (kaj Esperantujo!), kaj lingve kaj teme.

Kostoj por partoprenontoj, kiuj por la unuan fojon partoprenos al esperanta aranĝo: SENPAGE!
Kostoj por partoprenontoj el eksterlando: SENPAGE!
Kostoj por membroj de GEJ: 30€
Kostoj por nemembroj de GEJ: 45€
La kotizoj inkluzivas tranoktadon en trejnejo kaj ĉiujn manĝojn dum la semajnfino.

Aliĝu jam ekde nun!
Aliĝilo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/anmeldung-zum-kekso
Ĉefa paĝo kaj priskribo: https://www.esperanto.de/de/enhavo/gej/21-kekso-freiburg
Fejsbuka evento: https://www.facebook.com/events/391304741239328/