Home > Eventoj > 29-a KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Oldenburg (Oldb), Germanio
03 Junio, 2022
12:00
Oldenburg, Germanio

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 29-a KEKSO,Kreema Esperanto Kurso! ✉️🙌

KEKSO okazos de la 3-a ĝis 6-a de junio 2022 en Oldenburg (Oldb), en nord-okcidenta Germanio.

KEKSO estas aranĝo taŭga por komencantoj kaj malferma al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de GEJ. Kiel programo atendos vin kaj kurso por komencantoj kaj trajnadoj por progresantoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo (aŭ per nia kontaktformularo). Ni ankaŭ povos profiti de la programo de la samtempe kaj samloke okazonta 99-a Germana Esperanto-Kongreso (GEK) kaj pliriĉigi ties programon. La temo de la kongreso estos daŭripoveco 🍃🍂

Kostoj por partoprenontoj, kiuj por la unua fojo partoprenos Esperanto-aranĝon: senpage!
Kostoj por partoprenontoj el eksterlando: senpage!
Kostoj por membroj de GEJ: 30€
Kostoj por nemembroj de GEJ: 45€

La kotizoj inkluzivas tranoktadon en la gastejo “Boardinghouse Oldenburg“ kaj ĉiujn manĝojn dum la semajnfino.
ATENTU: Bonvolu nepre aliĝi ĝis plej malfrue la 14-an de aprilo 2022, se vi volas havi dormlokon en la komuna tranoktejo!

Aliĝu ĉi tie nun!

Oficiala retejo