Home > Eventoj > ĈAR en Katovico, Pollando
05 Oktobro, 2018
12:00
Klimczoka 6 Business Area & Hostel, Katowice

Kiel ĉiujare ni invitas vin al ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, semajnfina evento dediĉita al homoj kiuj volas praktiki Esperanton kun esperantistoj el najbaraj landoj!

La evento okazos de la 5-a ĝis la 7-a de oktobro.

Ĉi-foje ni renkontiĝos en Katovico, tre interesa urbo, konata pro siaj industrieco kaj karbominejoj. Tie troviĝas ankaŭ la plej granda urba parko en Pollando, kun multaj distraĵoj, de kiuj ni certe profitos. Ni invitas vin al nekutima ekskurso al la koro de Silezia Provinco, malkovru kun ni la nekonatan flankon de la suda Pollando.

Ĉi-jare oni ne ricevos malrabatojn pro maljuneco aŭ “malĝusta” loĝloko – ĉiu pagas la bazan kotizon de 100 zlotoj, kiu enhavas tranokton en dulita ĉambro por du noktoj kaj la programkotizon! Profitu la okazon kaj aliĝu: lokoj estas limigitaj! Aliĝu ĉe https://goo.gl/forms/YNA9gLCrfltpEp1A3

Por pliaj detaloj vizitu nian paĝon: http://xn--ar-0la.pej.pl/