
La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 34-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 6-a ĝis la 9-a de Junio 2025 en Kirkel, Germanio.
Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj.
Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jaroj.*
Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj.*
(* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2024-12-31.)