Home > Eventoj > FESTO 2025
17 Aŭgusto, 2025
18:00
Maison Familiale Rurale 866 Route de la Mégère 82200, MOISSAC - Francio

La venonta FESTO okazos en Moissac, Okcitanio, sud-okcidente de Francio, de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025. Lernu pli pri nia FESTejo kaj nia programo kaj tuj aliĝu!

Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en Sudfrancio kaj ĝui buntan muzikan programon? Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n? Venu al FESTO!

Post pli ol dekjarlonga paŭzo, FESTO revenas. Ĝi okazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto en Moissac, Francio. Ĝin organizas la Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) kun muzika programo aranĝita kun EUROKKA.

Sekvu niajn progresojn kaj la informojn ĉe Telegramo!

FESTO okazos en la bela urbeto Moissac, proksime de Tuluzo, ĉe la dumara kanalo kiu fluas inter Mediteraneo kaj Atlantiko. La FESTejo ofertas plurlitajn ĉambrojn (kun 4 ĝis 6 litoj) sur 2 etaĝoj, grandan manĝejon, plurajn klasĉambrojn, perfektajn lokojn por Gufujo kaj trinkejo, ludejon, tendumejon, grandan eksteran herbejon por sportumi, piedpilkejon kaj eĉ naĝejon!

Atendas vin pluraj koncertoj ĉiun nokton, karaokeon, diskejon, muzikilojn por improvizi kaj prezenti viajn muzikajn kreaĵojn al nia bunta publiko!

La aliĝilo jam pretas, do ne maltrafu vian ŝancon!