Home > Eventoj > IJF – Internacia Junulara Festivalo 2022 en Italio
13 Aprilo, 2022
12:00
Piani di Luzza, Italio

La Internacia Junulara Festivalo okazos de la 13-a ĝis la 19-a de aprilo 2022 en Piani di Luzza (Udine), Italio.

La teamo laboregas por liveri buntan programon kun prelegoj, ekskursoj, koncertoj, kaj… naĝado!

Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono, kiu de 15 jaroj ne plu gastigis IJF-n, rande je landa kaj lingva limo: Friulo-Venecio Julia. Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.

Dum la pasksemajno, ni kuntravivos sep tagojn en mojosa, komforta, varma, sportema kaj gastema konstruaĵo: Bella Italia Dolomiti.

Facile atingebla buse aŭ aŭte, kunligota al la internaciaj flughavenoj de Venecio, Triesto kaj Trevizo, interalie, de nia busa servo, Bella Italia Dolomiti estas konstruaĵo perfekta por gastigi la IJF-programerojn: prelegojn, lecionojn, ludojn, kunvenojn, koncertojn, diskutrondojn kaj tiel plu. Krome, ĝi havas plurajn sportokampojn kaj 25-metran naĝejon disponeblajn de la partoprenantoj!

La oficiala retejo kun ĉiuj informoj pri la festivalo: iej.esperanto.it/ijf/2022
Aliĝilo: https://forms.gle/EV3XKxzoKekEjutS7
Telegramo: https://t.me/+Nk8osI2CTTYxMDNk