Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

80-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La 80-a IJK de TEJO okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2024. Ĝin organizas la Litova Esperanta Junulara Organizo (LEJO) kaj ĝi estos la unua IJK, kiu okazas en Baltia regiono! La temo de la evento estas ‘Packonstruado‘.

03.04.2024 · La unua aliĝperiodo malfermiĝis, sed ĝi ne daŭros longe, do nepre aliĝu tuj kaj spertu la plej mojosan eventon de la jaro: aliĝilo.