Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar landoj (Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio) kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en Azio.

En 2019, KS denove revenos al Vjetnamio kaj estos okazigota de VEJO en la marurbo Danang de la 29a Aprilo ĝis la 3a de Majo, 2019 kun la ĉeftemo “Man-en-man protektu marmedion”

Aliĝilo kaj pli da informoj ĉe la oficiala retejo de la evento.