Home > Eventoj > Krokodila Renkontiĝo 2017 en Arrout, Francio
28 Aprilo, 2017
12:00
Arrout, suda Francio- Okcitanio,

Krokodila Renkontiĝo 2017 okazos de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2017 en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro (suda Francio / Okcitanio), proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.

Jen estas la antaŭprogramo de Krokodila Renkontiĝo 2017, pliriĉigota laŭ viaj ideoj!

– Nokta stelumado, proponita de Alain kaj Marc, per iliaj teleskopoj (laŭ la vetero).
– Botanika promenado proponita de Alain (laŭ la vetero).
– Tuttaga ekskurso al Bethmal-valo, vizito de Ŝorbetfabrikejo (laŭ la vetero).
– Vizito de la bazaro de Engomer, esperanto-budo por informi la loĝantojn.
– Prezento de diversaj Eo-projektoj en Afriko (Instituto Zamenhof, esperanto plus, nomad kursoj…) de la Maraŭdo.
– Debato, ĉu ekzistas 2 movadoj, proponita de Robert (artikolo)
– Diskuto, Volontad-ebloj en Europo kun Robert kaj Manuela.
– Ludvespero proponita de Manuela
– Kaj kompreneble: ludoj, promenoj, klaĉado, kunmanĝoj, ktp…

La nomo de la renkontiĝo evidente ne signifas, ke la partoprenantoj rajtas senlime krokodili! Ĝi devenas de apuda monto, kies formo elvokas krokodilon.

Vizitu la retejon kaj aliĝu!