Home > Eventoj > Retoso
02 Aprilo, 2021
12:00

Kun granda ĝojo ni invitas vin al Retoso!
Retoso estas la nova reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo. Se vi volas renkonti homojn el pluraj landoj, se vi ŝatas aŭskulti prelegojn pri diversaj temoj, se vi volas lerni ion novan, se vi ŝatas ludi ludojn, aŭ se vi volas simple malŝtreĉiĝi babilante kun samideanoj, jen la okazo!

Partoprenu en la unua Retoso kaj spertu la internaciecan etoson de Esperantujo de via komforta loĝejo!

La evento estas senpaga por ĉiuj membroj kaj patronoj de TEJO.

Por kontribui al la bunta programo, skribu al ni: retoso.programo@gmail.com

La organiza teamo bezonas helpantojn kiuj zorgos pri programo kaj varbado. Se vi pretas esti helpanto aŭ pensas ke vi povas alimaniere kontribui al la evento, ne hezitu kontakti nin: retoso.tejo@gmail.com

ALIĜILO : https://retoso2021.tejo.org/aligilo/