Home > Eventoj > SEP – Somera Esperanto-Programado en Ĉeĥio
18 Julio, 2020
12:00
Domov mládeže Štěchovice, Štěchovice 1315, Kroměříž, Ĉeĥio Aliĝu

Aliĝu:


Somera Esperanto-Programado (SEP) okazos de la 18-a ĝis la 26-a de julio 2020 en Kroměříž, Ĉeĥio.

SEP estas somera aranĝo organizata de E@I, kiu okazas paralele kun SES – samloke, samtempe. La ĉefa diferenco estas, ke la antaŭtagmeza programo estas plene malsama, por alia celpubliko. Tiu ĉi evento celas ĉefe programistojn, grafikistojn, fasonistojn, spertulojn pri reta mondo ktp.

SEP, la unua Esperanta hackathon! “Hackathon”, kiun oni ankaŭ foje nomas kodumtago, kodumfesto aŭ kodfesto, estas fasona sprintecevento, dum kiu programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj. La celo de kodummaratono estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. Kodummaratonoj kutimas havi specifan temon, kiu povas esti programlingvo, aplikaĵo, API. Foje limigoj entute ne estas. Fine de la evento oni prezentas sian projekton. Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon. Ĉar programistoj ne mankas en Esperantujo, ŝajnis strange al ni, ke ĝis nun ankoraŭ neniu kodummaratono okazis, kaj pro tio ni decidis organizi SEP-on. Dum 7 tagoj, ni programos, grafikumos kaj fasonos ĉiumatene.
Posttagmeze jam la programo estas kutime komuna kun SES: okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp., kaj vespere estas diversstilaj koncertoj, teatraĵoj, diskoteko, karaokeo, gufujo ktp. SEP, kune kun SES estas pli longa ol kutimaj Esperanto-aranĝoj kaj daŭras 8 tagojn.

SEP 2020 okazos en la historia ĉeĥa urbo Kroměříž, situanta en la orienta parto de la lando, 60 km de Brno. Ĝi estos la 2-a SEP, post pastinjara sukcesa unua provo. En 1997 Kroměříž estis deklarita la plej bela historia urbeto en Ĉeĥio. La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Baroka Episkopa Palaco de Kroměříž, kie estis faritaj scenoj de la filmoj Amadeus kaj Immortal Beloved. Ĝi estis enskribita en la Liston de Monda Heredaĵo de UNESKO en 1998 kune kun la apuda Flora ĝardeno.
Por pli da informoj, vizitu la paĝon http://sep.ikso.net/