Home > Eventoj > SES 2020 – Somera Esperanto-Studado en Ĉeĥio
18 Julio, 2020
14:00
Domov mládeže Štěchovice , Štěchovice 1315

SES – Somera Esperanto-Studado okazos de la 18-a ĝis la 26-a de julio 2020 en Kroměříž, Ĉeĥio.

SES – Somera Esperanto-Studado estas somera aranĝo organizata ĉiujare de E@I, kies ĉefa celo estas instrui Esperanton. Matene okazas diversnivelaj kursoj (por kompletaj komencantoj ĝis fluaj parolantoj) kun spertaj instruistoj, posttagmeze okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp., kaj vespere estas diversstilaj koncertoj. La aranĝo kutime venigas de trideko da landoj 200-250 homojn de ĉiuj aĝoj (ankaŭ multe da junuloj), inkluzive de multaj novuloj, por kiuj ĝi estas la unua kontakto kun la Esperanto-mondo. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj aŭ volas eklerni, aŭ plibonigi sian Esperanton. SES estas pli longa ol kutimaj Esperanto-aranĝoj kaj daŭras 8 tagojn.

SES 2020 okazos en la historia ĉeĥa urbo Kroměříž, situanta en la orienta parto de la lando, 60 km de Brno. Ĝi estos jam la 14-a SES, sed la 2-a, kiu okazas ekster Slovakio. En 1997 Kroměříž estis deklarita la plej bela historia urbeto en Ĉeĥio. La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Baroka Episkopa Palaco de Kroměříž, kie estis faritaj scenoj de la filmoj Amadeus kaj Immortal Beloved. Ĝi estis enskribita en la Liston de Monda Heredaĵo de UNESKO en 1998 kune kun la apuda Flora ĝardeno.
SES ne estas teda lernejo, sed bunta aranĝo, kiu plaĉos al ĉiuj, novuloj kaj spertuloj: krom kursoj kun konataj instruistoj estas planataj ankaŭ riĉa kultura programo (koncertoj de famaj kaj malpli konataj artistoj, filmoj, internacia vespero…) kaj ekskursoj al interesaj lokoj.

Por pli da informoj, vizitu la paĝon http://ses.ikso.net/