Home > Eventoj > IJF – Internacia Junulara Festivalo 2018 en Marina di Ascea, Italio
28 Marto, 2018
14:00
Feriejo Santa Maria, Via della Bruca - Marina di Ascea, Italio

IJF – Internacia Junulara Festivalo 2018 okazos en Marina di Ascea (provinco de Salerno, Kampanio, Italio) de la 28-a de marto ĝis la 3-a de aprilo.

La aliĝilon vi trovos en la oficiala retejo de la evento.

La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj kaj tre facilas amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.

Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo pri kiu estas organizataj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra programo estas taga kaj nokta, ankaŭ okazos lingvokursoj de la itala, de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la vespera programo estos koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta urbumado ktp. Krome tutnokte la ĉefaj distrejoj estos la trinkejo, la diskejo kaj la plej trankvila gufujo.

Krome, kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga ekskurso kaj tuttaga ekskurso.

En 2018 okazos denove interŝanĝprogramo inter IEJ, PEJ kaj GEJ. Per ĝi, unu membro de PEJ kaj unu membro de GEJ povos senpage partopreni IJF kontraŭ helpo al la loka organiza teamo. Same, du junuloj el IEJ partoprenos laŭ samaj kondiĉoj JES en vintro 2018. Por ekscii pli detale pri la kondiĉoj kaj kandidatiĝi, kontaktu la estraron de via organizo.