Home > Eventoj > KEKSO 2019 en Neumünster, Germanio
07 Junio, 2019
12:00
Neumünster, Germanio

De la 7-a ĝis 10-a de junio 2019 la KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster. Pro tio, ke estas la 25-a KEKSO, ni volas festi kun vi tiun jubileon. Tial ni bezonas vian kreemecon. Ni volas enmiksiĝi en la programon de GEK kaj montri nian junulan energion. Vi povas veni kostumita, proponi ludojn aŭ aliajn programerojn al ni kaj ni prizorgos la reston.

La ejo provizas por ni kuirejon, kie ni povas memstare prizorgi niajn veganajn manĝojn kaj interbabili kun partoprenantoj de la kongreso. Kun dormsakoj kaj matracetoj ni dormos en la amasloĝejo.

Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0€
Kotizoj por membroj de GEJ: 30€
Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

Ni petas ĉiujn partoprenantojn aŭ kunporti keksojn aŭ fruktojn aŭ krompagi 10€.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!

Aliĝi vi povos ekde nun ĉe la oficiala retejo de la evento.