Home > Eventoj > Tendumado en Herzberg, Germanio – Verdaj Skoltoj
31 Marto, 2018
12:00
Domeyerweg 1, Herzberg

Tendumado kun la Verdaj Skoltoj okazos en Herzberg, Germanio, de la 31-a de marto ĝis la 5-a de aprilo!

Pliaj informoj en la oficiala retejo.

Ni tendumos en parko apud stadiono, junulardomo, rivero kaj ludplaco.

Adreso: Domeyerweg 1
Proksimaj stacidomoj: “Herzberg Schloß” kaj iom pli malproksime “Herzberg (Harz)”

Eko, sabato la 31-a tagmeze (la lokaj skoltoj jam prepariĝas ekde la 28-a). Fino, matene la 5-an (lokaj skoltoj iras al lernejo ekde la 4-a).
Programo: Ni plibeligos la parkon, en kiu ni tendumos kaj vizitos la paskan fajron. La resto estas ankoraŭ sekreto.
Ĉiukaze ne forgesu varmajn vestaĵojn kaj aermatracon kaj dormsakon.