TEJO invitas vin aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri efika prezentado kaj retoriko.
Vi lernos okazigi trejnadon, kiu estas atentokapta, enhave trafa kaj praktika. Krome vi lernos ellabori planon, laŭ la profilo de la publiko, kaj ekkonos strategiojn pri tio, kiel efike prezenti antaŭ kamerao.
Dato: 25.10.2025
Horaro: 14:00–16:00 UTK
Trejnisto: Leandro Abrahão
Platformo: ZOOM
Aliĝu al la Telegram-grupo de Aktivulaj Trejnadoj, kie ni sendos la ligilon al la trejnado antaŭ la komenco!