La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2026

TEJO subtenos finance la partoprenon de 3 junuloj el 2 landoj en la venonta 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Tiana, Katalunio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026!

La TEJO-Estraro anoncas kun granda plezuro la liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2026:

  1. Insan Ali Mustofa (Indonezio)
  2. Helena Truzzi Avila (Brazilo)
  3. Thiago Ballestero Assumpção (Brazilo)

La gajnintoj diversmaniere ricevos subtenon pri siaj kostoj de vojaĝo kaj partopreno en IJK 2026. Kontraŭ tiu subteno, ili helpos en la organizado de la kongreso, por fari ĝin sukcesa kaj riĉa sperto por ĉiuj partoprenantoj.

Ĉu vi volas subteni la Fonduson por helpi pli da junuloj de ĉie partopreni en IJK? Skribu al  ijk2026@tejo.org! 

Komenti

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to Top