Home > Aktualaĵoj > Internacia Tago de Virinoj 2022

Verkita de Luana Araújo de França, komisiito de TEJO pri Genra Egaleco

Hodiaŭ, la 8-an de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj. Krom la omaĝoj, pli gravas memori kial la dato ekzistas. Kvankam estas intencoj montri nur feliĉan momenton por gratuli, doni florojn aŭ verki belajn mesaĝojn, temas pri memorigo al virinoj pri niaj konkeroj, ĉar tiuj ne venis kiel donacon sed estis rezulto de la kuraĝo de niaj pioniroj.

Genra egaleco ne estas simpla kombino de vortoj, ĝi signifas partopreneblecon, reprezentadon, justecon kaj solidarecon, temas pri demandi al si mem (sendepende de sia genro) kian mondon ni deziras konstrui. La lukto de virinoj estas historie longa kaj eĉ post tiom da konkeroj, ĝi aspektas senfina. Kelkfoje la movoj kaj ŝanĝoj de ideoj ene de la socio intencas minaci tion sed nia historio montras la devigon resti atentajn ĉar la vojoj por iri estas longaj. Pro tio, ni bezonas unu la alian.

La vojo estas malfacila sed kune ni sonas la propran ritmon de la marŝado. La defioj venas kaj instigas nin batali. Ni vivas la longdaŭran Kovim-19 pandemio, kaj tio por virinoj signifas: hejma perforto tutmonde kreskiĝis, la mortigo de virinoj pliiĝas; la perdo da laboro kaj financa sendependeco plimulte afektas virinojn; preskaŭ la tuta hejma purigado, zorgado de infanoj pli pezas al inoj, plenkreskaj kaj eĉ infanaj.

Due, ne ekzistas daŭripoveco sen voĉoj kaj partoprenado de virinoj. Neegaleco inter genroj estas la plej ofta socia problemo tra la mondo kaj forta baro al la fino de maljustaj vivkondiĉoj. La plejmulto de malriĉuloj estas virinoj, la salajroj, laborsituacioj, la nealiro al eduksistemo igas la grupon pli vundebla. Klimata ŝanĝo kaŭzas malfacilaĵojn al virinoj en malriĉaj landoj, pro neeblo aliri kaj propre uzi naturajn rimedojn.

Nuntempe la mondo parolas pri milito kaj oni ne povas forgesi kaj kontraŭi ĝin en ĉiuj partoj de la planedo. Militoj minacas tutan homaron, kaj aparte ni scias ke la korpo de virinoj estas pli endanĝeritaj, dum tiaj situacioj iĝas parto de la disputo, kvazaŭ teritorion por invadi kaj molesti. Pri tio ne estas permeso silenti kaj neniam ni forgesu ke konkero da paco ne ekzistas sen virinoj, kies partopreno necesas esti plena en sia diverseco. Ĝuste pro la diversaj manieroj esti virinoj tra la mondo, esence ni parolu plurale.

Kiel organizo, TEJO historie laboras, kunagadas por detrui barojn, diskutas pli inkluzivajn politikojn, agadojn kaj agnoskas la devigon labori ĉiutage por egaleco. Ni fortigu la voĉojn de virinoj tra la mondo, batalu solidare por egalaj ŝancoj kaj rajtoj. Hodiaŭ ni memoru: de la pioniroj ni lernis, de la nuntempaj ni marŝas, por niaj venontaj konstruas. Vivu la Internacia Tago de Virinoj!

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..