Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Quentin, la nova TEJO-volontulo

Ni ĝojas prezenti al vi la novan TEJO-volontulon Quentin Auduc!

El kiu lando vi estas?
Mi venas el Francio. Pli precize, mi venas el Bourgogne, oriente en Francio.

Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?
Fakte, mi ne konis nek TEJOn nek Esperanton antaŭ komenci la volontuladon. Mi laboris en fabrikoj, kaj volis fari ion alian, do mi serĉis volontuladon prefere eksterlande kaj trovis eblon volontuli dum 6 monatoj en la Esperanto Kultur Centro en Tuluzo kaj 6 monatoj en TEJO en Roterdamo. Mi volas havi novan sperton kaj pli scii pri kion mi ŝatas kaj volas fari poste.

Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo?
Mi okupiĝos pleje pri TEJO-aktuale, pri eksterlandaj rilatoj kaj kelkaj interesgrupoj kiel Genra Egaleco.

Kion vi ŝatus lerni kaj sperti dum via volontulado?
Fakte, mi ne scias tre precize, sed mi ŝatus labori pri kaj en Esperanto, renkonti homojn, kaj mi estas malferma al novaj spertoj!

Kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo, rilate al studoj kaj laboro?  
Do nun, nenion. Mi studis ekonomion sed ne plaĉis al mi kaj poste mi laboris en fabrikoj nur por mono, kaj nun mi volontulas, esperante ke mi trovos studojn aŭ laboron kiujn mi ŝatos!

Ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, kiuj?
Krom la volontulado, mi havis neniun sperton en la Esperanto-movado. Sed mi pli malpli faris samajn aferojn en Tuluzo. Mi partoprenis tuluzajn eventojn kaj kontribuis en la retejo de EKC kaj sia radio-elsendo.

Kion signifas por vi esti esperantisto?
Por mi, signifas partopreni la movadon, kaj aktivi por vivigi kaj kreskigi la lingvon kaj la komunumon, por helpi homojn tutmonde paroli kaj helpi unu la alian.