Home > Aktualaĵoj > TEJO kunlaboras por Eŭrovido-kanto en Esperanto

*Tiu ĉi anonco unue aperis la 1-an de aprilo.*

TEJO, specife ĝia komisiono pri Kulturo, estas en kontakto kun San Marino RTV kun la celo sendi kanton de konata esperantlingva artisto al la Eŭrovido-kantkonkurso 2023. La malgranda lando jam antaŭe ofte sendis artistojn el aliaj landoj, kaj konsideras fari tiel denove venontjare.

Laŭ paroloj de Estraro kaj Kulturo-komisiono kun la elsenda organizo TEJO respondecus trovi unu aŭ du bonajn reprezentantojn de muziko en Esperanto, kaj ili partoprenus en konkurso antaŭ ĵurio kaj loka publiko. SMRTV momente ne volas promesi, ke kanto en Esperanto estos elektita, sed volas serioze konsideri la eblecon, kaj decidi depende de la prezentita kvalito.

TEJO pagus por la vojaĝo de la artistoj al Sanmarino, kaj organizus poste varbkampanjon pri la reprezentanta kanto kaj Sanmarino ene de la Esperanto-movado. Krom tio SMRTV esperas, ke la kuriozaĵo havi kanton en elpensita sed uzata lingvo tirus aldonan atenton al la lando. Rimarkindas krome, ke Sanmarino jam antaŭe havis specialan lokon en la Esperanto-movado, gastigante la Akademion Internacian de la Sciencoj en siaj landlimoj.

En la komisiono nun okazas diskuto, kiuj artistoj estus bona reprezento de nuna Esperanto-kulturo, kaj ankaŭ havus bonan ŝancon en la konkurso. Konataj nomoj kiel La Perdita Generacio kaj Jonny M estas nomataj, sed ankaŭ Asorti (kiu jam partoprenis en litova Eŭrovido-konkurso) aŭ Manŭel (kiu bone konektiĝus kun itallingva publiko). Pliaj detaloj kaj progresoj estas legeblaj en la projektopaĝo.

5 Comments, RSS

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    2022 April 1, Friday at 05:24

    Mi esprimas miajn bondezirojn por la grava iniciativo.

  • Anna

    says on:
    2022 April 1, Friday at 08:31

    Luigia, vi evidente ne sekvis la ligilon ĉe la fino de la artikolo!

  • Karlo

    says on:
    2022 April 1, Friday at 23:04

    Ĉu bona ŝanco aŭ bona ŝerco?

    Tio estas la respondo

  • Ivo

    says on:
    2022 April 6, Wednesday at 14:50

    Hodiaŭ ŝerco aŭ utopio, morgaŭ realo?

    Ĉiaokaze, bona ideo!

    Ivo

  • Тимур

    says on:
    2022 April 18, Monday at 17:11

    А вот как раз, что в свою очередь сказал Франклин Бенджамин: “Разбойник с большой дороги, участвует ли он в шайке или грабит в одиночку, равно остается грабителем; и нация, затевающая неправедную войну, есть не что иное, как большая шайка грабителей”. В настоящее время еще абсолютно все образованные граждане разгадали, что в свою очередь российская империя совершила нападение на Украину не законно.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..