Home > Aktualaĵoj > TEJO partoprenis seminarion en Moskvo pri junulara politiko kaj laboro

Inter la 25-a kaj la 28-a de novembro okazis en Moskvo internacia faka seminario ”La aliro de junuloj al rajtoj: lerni kaj kundividi spertojn pri junulara politiko kaj junulara laboro”. La eventon kunorganizis la Junulara Departemento de la Konsilio de Eŭropo, la Ministerio pri Scienco kaj Alta Edukado de la Rusa Federacio kaj la Nacia Junulara Konsilio de Rusio.

Nia volontulino Manuela Burghelea partoprenis la eventon nome de TEJO. 

Kvindeko da partoprenantoj el la Rusa Federacio kaj el aliaj membraj ŝtatoj el la Europa Kultura Konvencio kontribuis al interkultura lernado kaj kompreno rilate al aspektoj de la rajtbazita junulara politiko, interalie nunaj defioj kiel demokrata civitaneco, junulara partoprenado, vivo en miksaj societoj, socia inkluzivado, intersekca diskriminacio kaj socia moviĝebleco. La laborlingvoj de la seminario estis la rusa kaj la angla. Tuja tradukado estis proviziita. 

Pri la sperto, Manuela rakontas: “Mi multe lernis pri interkultura dialogo kaj konkrete spertis dum la teama laboro siajn defiojn, kelkfoje lingvajn disiĝojn kaj grupiĝojn. Mi esperas iĝi, post tiu seminario, tiel nomata ”multiplikanto”, plidiskoniganto de la informoj kaj spertoj akiritaj en tiu seminario. Koni siajn rajtojn kaj ĝui ilin estas gravege por plena civitaneco!”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..