Informado
TEJO komunikas al membroj kaj al la ekstera mondo per multaj komunikiloj. Ĉu vi volas helpi, diskuti aŭ lerni pri merkatiko? Informiĝu kaj aliĝu! Tiu ĉi komisiono ankaŭ subtenas la laboron pri Kontakto, la Movada Rubriko aj TEJO-aktuale.
Telegramgrupo: https://t.me/tejo_informado
Respondeca estrarano: Rogier ‘Roĉjo’ Huurman
Komisiito pri merkatiko: Luis Obando
Komunikisto kaj grafikisto: Ariel Palmer
Redaktoro de Kontakto: Paweł Fischer-Kotowski
Redaktoro de Movada Rubriko: Marcionilo Vasconcelos
Kontaktadreso: rogier.huurman@tejo.org
Krome, TEJO serĉas komisiiton kaj komisionanojn por nova laborgrupo pri nova TEJO-retpaĝo. Ĉu vi volas decidi pri la enhavo, strukturo kaj aspekto de nia nova retpaĝo? Ĉu vi volas kune krei la digitalan vizaĝon de nia monda asocio? Tiam aliĝu! Neniu teĥnika scio necesas.
Subtekstiga teamo
TEJO (kaj ĉefe Ariel Palmer) regule kreas kaj publikigas belegajn filmetojn. Kiam ili havas subtekstojn, en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, pli da homoj spektos kaj disvastigos ilin. Ĉu vi volas ekzerci aŭskulti Esperanton kaj helpi al ni? Ni klarigos kiel!
Telegramgrupo https://t.me/subtekstoj
Respondeca estrarano: Rogier ‘Roĉjo’ Huurman
Tradukaj teamoj
Ni ofte havas tekstojn por traduki, ekzemple subtekstoj, la retpaĝo, alvokoj kaj multe pli. Por tio nun kreiĝas tradukaj teamoj, unu por ĉiu lingvo. Ĉu tio interesas vin? Antaŭdankon, kaj skribu al Alekĉjo por ekscii pli!
Komisiito: Alexandre ‘Alekĉjo’ Raymond
Kontaktadreso: alekcxjo@gmail.com
Junaj Amikoj de Esperanto
Por havi “Junaj Amikoj de Esperanto” kiel funkciantan kategorion, ni bezonas pretigi diversajn aferojn unue. Ĉi tie ni laboros, por ke la procezo estu finita rapide. Ankaŭ ni kreos la strategion por posta agado rilate al tiu ĉi kategorio, kreos unuan varbadkampanjon kaj pripensos kiel agi rilate al la kategorio post ĝia ekfunkciado.
Retlisto: laborgrupo-jade@googlegroups.com
Respondeca estrarano:
Kontaktadreso: