Home > Aliaj > TEJO serĉas kunordiganton de volontuloj

De longa tempo, TEJO gastigas volontulojn en sia sidejo (Roterdamo, Nederlando) danke al la programo Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK). Kadre de ĝi, kaj por kunordigi ilian agadon, TEJO serĉas surlokan kunordiganton de volontuloj. Se vi interesiĝas, ĉi-sube vi povas legi pli detale pri la posteno:

Oferto:

  • Loko: Roterdamo, Nederlando.
  • Salajro: minimuma nederlanda salajro.
  • Horaro: partatempa, 19 horoj semajne.
  • Komencdato: 1-a de oktobro 2025.
  • Daŭro: 12 monatoj.

Aliaj kondiĉoj povus esti konsiderataj laŭ konsento inter TEJO kaj la elektita kandidato. Inter ili la fleksebleco de la laborhoraro, aliloka subteno pri organizado de eventoj, k.s.

Laboraj taskoj

La kernaj taskoj temas rekte pri la kunordigado de la laboro de la volontuloj kaj konsistas el:

  • Planado, transdono kaj disdivido de taskoj por la volontuloj;
  • Akompanado de la volontuloj en la realigo de la taskoj;
  • Reprezentado de TEJO je nederlandaj instancoj rilate al ESK;
  • Prizorgado de aĉetaĵoj kaj konservado de pagpruvoj rilate al la Volontula Domo, ESK kaj Centra Oficejo;
  • Mastrumado de difinita volontula buĝetero;
  • Kunsidado kun:
    • la estraro por plani laŭ la prioritatoj de la organizo;
    • la aliaj oficistoj por kunorganizi la laboron;
    • la volontuloj por instrui pri taskofarado;
    • la mentoroj por pritakti la bonan funkciadon de la volontula programo.
  • Raportado al estraranoj kaj oficistoj pri la progreso de la volontuladoj;
  • Aliaj taskoj rilataj al la surloka kunordigado de la ESK-volontuloj de TEJO.

Aldone, ekzistas kelkaj taskoj kiuj, malgraŭ tio ke ili ne estas parto de la kerna laboro, povas esti inkluzivitaj en la posteno:

  • Korespondado kaj kontaktiĝo kun lokaj liverantoj, instancoj kaj organizoj;
  • Aĉetado rilate al poŝtaĵoj, sendado de leteroj kaj pakaĵoj;
  • Skanado kaj arkivado de dokumentoj;
  • Kontakto kun membroj kaj vizitantoj;
  • Kunorganizado de surlokaj eventoj;
  • Kunpurigado de CO;
  • Helpo en kunordigado de projektoj de TEJO/UEA. 

Kondiĉoj:

Por kandidatiĝi, endas:

  • Kapabli legi kaj paroli Esperante;
  • Kapabli labori memstare kaj meminstige;
  • Havi sperton, kapablon kaj komprenemon por labori ene de internacia teamo;
  • Havi la rajton loĝi kaj labori en Nederlando;
  • Koni kaj aktive kompreni la interesojn, celojn kaj agadplanojn de TEJO;
  • Havi la kapablon prizorgi diversajn devojn kaj prioritatajn taskojn.

Indaj sed ne endaj kondiĉoj estas:

  • Sperto pri volontulaj programoj (prefere sed ne nepre ESK);
  • Antaŭa sperto pri mastrumado de teamoj;
  • Sperto en aliaj neprofitcelaj organizoj;
  • Kapablo legi kaj paroli la nederlandan;
  • Kapablo legi kaj paroli la anglan;
  • Esti en TEJO-aĝo kaj esti membro de TEJO.

Se vi interesiĝas, bonvolu esprimi vian intereson al kandidatigxoj@tejo.org ĝis plej laste la 10-a de aŭgusto, alkroĉante vivresumon kaj motivleteron.

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe kandidatigxoj@tejo.org. Ni atendas vian kandidatiĝon!

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo aŭ genetikaj datumoj, kaj forte bonvenigas diversajn kandidatojn.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.