
En Junio 2025 estos nova oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde Junio 2025 ĝis Majo 2027.
Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.
TEJO fine de 2024 havis 1189 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 12 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 6 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 6. Kandidatiĝi rajtas membroj naskiĝintaj inter la 1-a de Junio 1991 kaj la 31-a de Majo 2007.
Kiel kandidatiĝi
Por
ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte,
al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn
informojn:
- personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
- biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
- subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2025 el minimume du landoj
Kvanto de esprimitaj subtenoj kaj kvanto de landoj de subtenintoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj subteninto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigita ankaŭ la nomo kaj lando de subteninto kaj enhavo de subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se subtenletero estas pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).
Memoru
subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke
sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via
kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 17-an de Majo 2025. Uzu la jenajn adresojn:
- paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
- retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj info@tejo.org
Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.