Home > Aliaj > IJK 2019 en Slovakio, centoj da Esperantistoj en la koro de Eŭropo

La IJK 2019 – 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Slovakio, en la urbo Liptovský Hrádok, de la 28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto 2019.

La IJK 2019 estis semajno de amuziĝo, amikeco, muziko kaj lernado. 231 homoj el 35 landoj kunvenis en la koro de Eŭropo danke al Esperanto. Gratulojn al la organiza teamo por la mirinda laboro kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Jen fotaro en Facebook kun pli ol 290 fotoj de IJK2019.

Kelkaj statistikoj pri IJK 2019

Aliĝis al la evento 291 homoj. Alvenis 231. (Pluraj homoj bedaŭrinde ne sukcesis akiri vizon) 

Landoj: aliĝis 46, venis 35.

La plej multnombra nacio estis Germanio (35 homoj).

La plej aĝa persono aĝis 81 jarojn

La plej juna nur 103 tagojn.

La averaĝa aĝo estis 32. (Mediano, 28,5)

44,5% de la homoj elektis viandajn manĝojn. 

37,5% elektis vegetarajn kaj 18% veganajn. (Do 55,5% de la partoprenintoj ne manĝis viandon). 

Dankon al Žeňa Belková por la statistikoj. 
Fotoj de Ariel Palmer.

2 Comments, RSS

  • Paul Desailly

    says on:
    merkredo merkredo 14- 14UTC Aŭgusto 2019 at 10:15

    Joop, la prezidanto de TEJO kies mandatigita komisio komencighas en la unua de septembro 2019, en intervjuo hodiau dissendita de China Radio Internacia tre interese tushis aferojn al mi gravegaj char TEJO ne havas sekcion en Australio kaj Pasporta Servo estas valorega reklamo. Mi jhus komentis jene (mi esperas!) ie en la etero por kapti la atenton de CRI-auskultantoj:

    http://esperanto.cri.cn/2521/2017/09/22/176s195114.htm

    Danke al Pasporta Servo miaj filoj (15 jara Edi kaj 9 jara Amo) chi jare amikighis en nia hejmo en Adelajdo kun du esperantistoj, respektive el Tel Aviv (Ran) kaj Sankta Peterburgo (Aleksi). Tiuj du junaj samideanoj el eksterlando tre helpis por esperantigi miajn knabojn. Ran kaj Aleksi por kontakti min utiligis la elektronikan eldonon de Pasporta Servo de Joop – parte au entute – enretigita se mi ghuste memoras. Samkiel kiel multaj maljunuloj mi preferas trafoliumi kaj fanfarone disanonci la paperan version sed oni diras ke ghi ne plu estas havebla. Chu papera versio ree aperos? Mi opinias ke la Movado al la publiko disponigu elektronikan KAJ paperan variantojn se eblas. La koncernaj talentoj por fari tion al mi mankas, chu papere chu elektronike, sed mi pretas mondonaci kaj-au ech kunordigi helpate de Edi la detalojn de volontuloj, inkluzive de ambau miaj filoj.

    Amike. Paulo (ne la Apostolo) Desailly (Vd. paghon 17, libroforme de Pasporta Servo, 2017)

    PS Mia eterna espero (por onta CRI-intervjuo de TEJO estrarano?) estas kiel starigi Tejo-sekcion en Australio kaj kiel okazigi la 10an azian-oceanian kongreson de Esperanto ie en la lando de kangaruoj!?

  • Paul Desailly

    says on:
    lundo lundo 26- 26UTC Aŭgusto 2019 at 07:06

    Gekaraj

    Antau proksimume unu semajno miaj amikoj che China Radio Internacia por sia tutmonda legantaro ne nur alshutis suprajn gratulvortojn miajn al TEJO sed ankau, mi dankas, elsarkis lingvo-malglatajhojn. Tiu chi dinosauro promesas antau ol sepdekjarighi en 2022, se tiom longe travivi en tiuj chi tumultaj tagoj, enkapigi almenau la chapelitajn literojn.

    Jen la enkonduko de la redakcio de CRI, mi tre dankas, kune kun mankanta alineeto en mia post-skribajho:

    Aŭstralia esperantisto Paulo sendis al ni la jenan komenton, aŭskultinte la intervjuon. Jen mi publikigas ĝin ĉi-tie http://esperanto.cri.cn/2521/2017/09/22/176s195114.htm. Koran dankon al Paulo pro via subteno al nia programo kaj ĉion bonan al vi kaj ankaŭ al Joop!

    PS Mia eterna espero (por onta CRI-intervjuo de TEJO estrarano?) estas kiel starigi Tejo-sekcion en Australio kaj kiel okazigi la 10an azian-oceanian kongreson de Esperanto ie en la lando de kangaruoj!?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.