
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 84-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2028! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi IJK-n? Anoncu vin!
Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne okazigos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso.
Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi IJK-n?
- Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
- Aliaj junularaj organizoj
- Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO
Certe vi bezonos pli da helpo kaj tempo por plibonigi vian kandidatiĝon. Por ke ĉiu proponanta organizo sentu sin pli certa kaj kuraĝa, ni dividas la alvokon en du fazojn en kiuj vi devas sendi al ni vian proponon laŭ grado de kompleteco. Por certigi ke ĉiu propono estu taŭga kaj pritraktinda, TEJO deziras havi laŭeble detalan informon kaj volas certiĝi, ke vi havu ĉion, kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.
Unua Fazo
Limdato por tiu ĉi fazo estas la 2-a de januaro 2027.
En la Unua Fazo, vi anoncas vian interesiĝon gastigi IJK-n. Dum tiu fazo, vi komencas prilabori viajn ideojn: viajn proponatajn urbojn, kongresejojn kaj datojn kaj serĉi aliajn bazajn informojn pri via propono
Ĝis la fino de ĉi tiu fazo, TEJO bezonas bazan prezenton pri via kandidatiĝo. Plenigu IJK-Invitilon (eĉ se parte), per kiu vi prezentos vian kandidatiĝon kiel eble plej bone per tiuj detaloj, kiujn vi sukcesos kolekti.
Sendu vian kandidatiĝon al la Centra Oficejo de TEJO (oficejo@tejo.org), ĝis plej malfrue la 2-a de januaro 2027. La Estraro de TEJO poste konsideros ĉiujn kandidatiĝojn ricevitajn kaj informos la proponantojn pri sia decido.
Elŝutu kaj plenigu:
IJK-Invitilo 2028 en Google Doc (Faru kopion!)
IJK-Invitilo 2028 en formato PDF (Elŝuti)
IJK-Invitilo 2028 en formato Docx (Elŝuti)
Dua Fazo
(Limdato anoncota, 30 tagojn ekde la decido de la Estraro)
La neceso okazigi la Duan Fazon dependos de la ricevitaj kandidatiĝoj en la Unua Fazo. La Estraro povas decidi malfermi la Duan Fazon se 1) alvenis du aŭ pli da bonkvalitaj kandidatiĝoj ke ne eblis tuj elekti definitive inter ili post la Unua Fazo, aŭ 2) la Estraro bezonas pli da informo pri iuj aŭ el ĉiuj proponoj. La Estraro ankaŭ rajtas entute ne iri al la Dua Fazo se ĝi kredas, ke ĝi havas ĉion por fari finan decidon.
Je la fino de la Dua Fazo, TEJO bezonos de la proponantoj pli poluritan kaj pli kompletan informon pri la esencaj punktoj postulitaj en la Unua Fazo plus la detalojn specife petitajn de la Estraro. Nepre ne forgesu aldoni ankaŭ dosierojn, kiujn vi ne submetis en la Unua Fazo se tiuj dokumentoj helpus vian proponon aŭ estis specife postulitaj de la Estraro.
Ne zorgu, ĉar eĉ en la Dua Fazo, TEJO daŭre restos disponebla por helpi vin por kompletigi vian kandidatiĝon kaj certigi ĝian bonan kvaliton. Laŭ la decido de la Estraro, TEJO eĉ povas sendi reprezentanton por propraokule viziti la proponatajn lokojn kaj certigi la taŭgecon de ĉiu propono. Tiuj reprezentantoj raportos al la Estraro siajn eltrovojn, laŭ kiuj la Estraro poste faros la finan decidon pri la gastigonto de IJK 2028.
Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe oficejo@tejo.org.
Ĉiuj interesitaj kandidatoj estas invitataj submeti siajn proponojn, kvankam la Reglamento pri la Internacia Junulara Kongreso eksplicite preskribas preferon favore al aliĝintaj landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO. Tial, se vi ne reprezentas landan aŭ fakan sekcion de TEJO, esploru kunlaboreblon kun sekcioj bazitaj en via proponota lando aŭ fondu sekcion en via lando (se tiu ankoraŭ ne ekzistas). Sekcioj, grupoj kaj individuoj el landoj ekster Eŭropo estas aparte kuraĝigataj kandidatiĝi.
Mi deziras kandidatiĝi kaj organizi kune la 28-an ijk-on.