Internacia Junulara Kongreso

Antaŭkongreso en Sankt-Peterburgo,
6-9 julio

Vidu multajn fotojn de la urbo en persona paĝaro de peterburgano M. Kolodin >>

Antaŭkongresoj okazas samtempe, pro tio vi devas decidi, kiun el du vi volas partopreni. La tritagaj antaŭkongresoj estas bona ebleco por kolekti ĉiujn venantojn -- ja kelkaj flugoj kaj trajnoj estas ne ĉiutagaj.

Blankaj noktoj en urbo de palacoj

Antaŭkongreso (AK) en Peterburgo (Sankt-Peterburgo) daŭros 3 tagojn (6-9julio), vi povos veni en ajnan tagon ekde la 6a ĝis la 9a de julio -- oni renkontos kaj loĝigos vin.

Peterburgo estas urbego kun loĝantaro de 6 milionoj. Urbo de Dostojevskij kaj Suvorov, ĝi estis dum longa tempo ĉefurbo de Rusia Imperio ĝis la Oktobra Revolucio. Estas multaj kulturaj kaj historiaj vidindaĵoj en Peterburgo: imperiestraj palacoj, fontanoj de Peterhof, artaj muzeoj, muzeo de fervoja tekniko kaj multaj aliaj. Peterburgo estas ankaŭ granda kleriga centro: interalie miloj da eksterlandaj studentoj studas en SPb la rusan lingvon kaj kulturon.

Julio estas tempo de "blankaj noktoj" en Peterburgo, kiam anstataŭ nokto venas nur 2-3 hora krepusko -- vi povos rigardi la noktan disiĝon de pontoj super Neva-rivero, partopreni tagajn kaj noktajn amuziĝojn por turistoj, kiuj amase venas al Peterburgo en junio kaj julio.

Al: Flughaveno Pulkovo estas la dua plej granda en Rusio, kun oportunaj flugoj el Parizo, Romo, Seulo kaj multaj aliaj urboj -- tio faras Peterburgon oportuna enven-maniero al la lando deIJK-2004. Eblas ne nur flugi, sed ankaŭ veni buse aŭ trajne tra Finnlando, Litovio aŭ Estonio. Pram-ŝipoj ligas Peterburgon mare kun Germanio, Finnlando kaj Estonio.

El: Junaj esperantistoj de Peterburgo organizos komunan veturon elPeterburgo al IJKejo per nokta trajno, kiu startasvespere la 9an kaj matene la 10an venas al Kovrov. Estas nur lit-vagonoj en la trajno -- do vi povos oportune dormi la tutan veturon (aŭ ne dormi, se vi preferas).

Prezoj: multe dependas de via elekto. La minimuma sumo por 3 tagoj estas ĉ. 100 EUR (tri noktoj po 15 EUR plus la kotizo por priservo kaj ĉefaj ekskursoj). Elektataj de vi ekskursoj, tagmanĝoj, diversaj tagaj kaj noktaj amuziĝoj povas altigi tiun sumon ĝis 200 aŭ pli. Eblas veni en ajna tago de la antaŭkongreso.
20 EUR estas nepre pagendaj anticipe kun la IJK-antaŭpago.

Loĝeblecoj:

- Amasejo en kunvenejo de loka E-klubo: 15 EUR tage kun matenmanĝoj.
La amasejo situas ĉe kruciĝo de rivero Fontanka kaj Nevskij-avenuo, ne eblas imagi pli oportunan start/fin-punkton por blank-noktaj promenoj. Kvanto de lokoj en la amasejo estas limigita (ĉ. 20), anoncu vin anticipe, se vi volus loĝi en la klubejo.
Kaze, se lokoj en amasejo ĉe Fontanka elĉerpiĝos, ni loĝigos vin en privatajn hejmojn kontraŭ simila (ne pli alta) prezo.

VIDU LA PROGRAMON >>

Jam 31 personoj aliĝis!

Por pliaj detaloj simple plenigu la jenan formularon:

Via nomo:
Via retadreso:
Mesaĝo: